Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Partopreno en "ĉina dividendo"
2012-04-06

    Ĉinio kiel membro de la azia kaj monda familio estas kompakte ligita kun la azia kaj monda ekonomio. Ĉinio persiste sekvas la vojon de scienca disvolvo amplekse akorda kaj kontinuigebla, kaj certe faros plu kontribuon al la sana kaj kontinuigebla disvolviĝo de Azio.

 

 
Diskuto pri dungado kaj ekonomia kreskado

 

    Dum la Boao-a Forumo Ĉinio elsendis la signalon, ke ĝi akcelos plu la ekonomian kaj socian disvolviĝon, kaj en tiu procezo rapidigi la ŝanĝon de la ekonomi-disvolva maniero estas la ŝlosilo, bonigi la popolan vivon estas la bazo, reformado kaj novigo estas la movforto.

 

    Kittiratt Na-Ranong, tajlanda vicĉefministro, diris, ke la ĉina registaro mallevis sian ĉijaran celon de la malneta enlanda produkto ĝis 7.5%, kiu ankoraŭ estas tre alta. Li opiniis, ke la akomodiĝo ne nur profitigos la ĉinan popolon, sed ankaŭ servos por stabila disvolviĝo de la monda ekonomio.

 

    Zheng Xinli, konstanta vicestro de la Ĉina Centro por Internacia Ekonomia Interŝanĝo, analizis, ke laŭ internacia sperto, urbaniza proporcio stabiliĝas, kiam ĝi atingas 70%, kaj tiu de Ĉinio superis nur 50% pasintjare. Kresko je unu procentpunkto pliigos dek milionojn da urbaj loĝantoj, kaj pliiĝo de unu urba loĝanto postulas almenaŭ 100 mil juanojn da investo por urba infrastrukturo, ekskluzive de la konsuma kresko de urbaj loĝantoj. Paralela plenumado de urbanizo, industriigo kaj agrikultura modernigo estos la plej grava por akomodi la ekonomian strukturon de Ĉinio, ĉar tio povos teni la moderan kaj relative rapidan kreskon de la ekonomio dum la periodo de la 12a Kvinjara Plano kaj eĉ en pli longa tempo.

 


Rick Kash el Nielsen parolas en la forumo. 

 

    Rick Kash, vicprezidanto de Nielsen, opiniis, ke ekspansiigo de la konsuma merkato de Ĉinio povos ludi tre grandan rolon kaj helpi al disvolviĝintaj landoj solvi la problemon pri troa ofertado.

 

    Nun Ĉinio estas la unua granda merkato de importo kaj eksporto en Azio, la plej granda komerca partnero de multaj aziaj ekonomioj kaj ĉefa investa origino de Azio. Ĝiaj kontaktoj viglas sur diversaj kampoj.

 

    Qin Yaqing, vicestro de la Ĉina Universitato de Eksteraj Aferoj, diris, ke Ĉinio prenas sian malfermon al la aziaj landoj kiel gravan orienton por plua malfermo, kio ne nur utilas al la ekonomia disvolvo de Ĉinio, sed ankaŭ aldonas viglecon al aliaj aziaj landoj kaj helpos rezisti al eksteraj riskoj.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng