Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Propedeŭtika rolo de Esperanto en Galivo
2012-04-06

 

    Propedeŭtika rolo de esperanto en Galivo estas la ĉeftemo de la ĉi-jara Eŭropa Esperanto-Kongreso en Irlanda urbo Galway (Galivo).

 

    Kvankam la oficiala ĉeftemo estas "Lingvolernado en EU: lerni pli, kosti malpli", la organizantoj atentis ke la partoprenantoj povu unualoke ekscii ĉion gravan pri la propedeŭtika rolo de Esperanto. Tial rekte pri la temo parolos spertuloj kiuj agis kaj praktike kaj science pri Esperanto-instruado cele al pli efika posta lernado de aliaj fremdlingvoj. Vi povos aŭskulti prelegojn de Zlatko Tišljar pri la eksperimento efektivigita en Slovenio, Aŭstrio kaj Kroatio inter 1993 kaj 1995 kaj de Angela Tellier kaj Tim Morley kiuj prezentos praktikan aktivadon kaj ekzamenrezultojn pri la agado en britaj lernejoj kadre de la konata Springboard-projekto. Pliaj prelegoj tuŝos la instruadon de fremdlingvoj, aparte en irlandaj lernejoj.

 

    La estraro de EEU decidis plilongigi la aliĝlimdaton kun malpli alta kongreskotizo por tiuj kiuj aliĝos antaŭ la 15-a de aprilo.

 

( el Edukado.net )

Redaktoro: Chen Ji

 

 

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng