2012-04-06
 Patrolado sur Jangzio |
La 1-an de aprilo en Nankino komenciĝis samtempe du leĝ-obeigaj agadoj, nome "malpermeso de fiŝado" en Jangzio kaj fiŝkapta moratorio en Jangzio.
La agadoj estas komanditaj de Fiŝad-komandejo de Ĉinio, kaj organizita kaj efektivigita de Fiŝ-resursa Administra Komitato de Jangzia Baseno. Koncernaj institucioj patrolas sur la parto de la rivero inter Yichang, nordokcidenta Hubei-provinco, kaj Ŝanhajo. Ili punas tiujn, kiuj kontraŭleĝe fiŝkaptas per malkonvena ilaro, kaj disvastigas la sistemon de fiŝkapta moratorio, regularojn kaj leĝojn pri fiŝado. La agadoj daŭras tri monatojn. Fiŝkapta moratorio en Jangzio estas grava rimedo por konservi akvajn vivaĵojn.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|