2012-04-06
 Vizito al Zamenhof-busto |
|
 Subskribo de interkonsento por laboro |
|
 En Esperanta kurso de la Zaozhuang-a Universitato |
|
 En la oficejo de la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio |
|
 Zaozhuang-aj esperantistoj kun samideanoj el Japanio, Nepalo kaj Koreio |
Prof., d-ro Sasaki Teruhiro el Japanio, prezidanto de KAEM vizitis la urbon Zaozhuang de la provinco Shandong en orienta Ĉinio en la 31-a de marto kaj la 1-a de aprilo de la kuranta jaro por sia laboro -- instrui la japanan lingvon kaj la internacian helpan lingvon Esperanto en la Zaozhuang-a Universitato.
S-ino Ba Yan, esperantisto kaj estro de la oficejo de internacia kunlaboro kaj interŝanĝo subskribis la interkonsenton kun li pro lia laboro. En septembro li eklaboros en la Zaozhuang-a Universitato por la japana lingvo kaj la internacia helpa lingvo Esperanto.
Intertempe, li vizitis Zamenhof-buston en Zaozhuang kaj la oficejon de la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio sub la gvido de s-ro Semio kaj membroj de la Shandong-a Esperanta Junulara Organizo. La asocio regalis lin kaj du esperantistinojn, kiuj studas en la universitato.
Li prelegis en Esperanto-kurso de la universitato kaj ankaŭ laboros por Esperanto-Muzeo.
(Kontribuo de Sun Mingxiao el Shandong, Ĉinio)
Redaktoro: Wang Lihua
|