2012-04-06
 Sinjorino Matsuoka Tamaki (maldekstre) genue babilas kun postvivanto de la Masakro en Nankino. |
En la 4-a de aprilo Matsuoka Tamaki, estrino de la delegacio de la Asembleo de "konservi la memoron pri la viktimoj en Azia kaj Pacifika Milito" al Nankino, babilis genue je unu kruro kun postvivanto de la Masakro en Nankino. La 4-an de aprilo estas la ĉina tradicia festo Qingming, tiutage postvivantoj, parencoj de la viktimoj kaj reprezentantoj el diversaj rondoj kolektiĝis antaŭ la Lamentada Muro -- la nomlista muro de la viktimoj en la Nankino-Masakra Memoriga Halo por funebri pri la viktimoj de la terura masakro farita de japanaj agresaj trupoj en 1937.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng
|