2012-04-09
 Ĉina eksterafera ministro Yang Jiechi (meza) manpremas kun samranguloj Koichiro Gemba (dekstra) el Japanio kaj Kim Sung-hwan el Suda Koreio antaŭ la kunveno. |
|
 Kunveno de eksteraferaj ministroj el Ĉinio, Suda Koreio kaj Japanio |
La 8an de aprilo en Ningbo, Zhejiang-provinco en sudorienta Ĉinio, okazis la sesa kunveno de eksteraferaj ministroj el Ĉinio, Suda Koreio kaj Japanio. Ĝin prezidis ĉina ministro pri eksteraj aferoj Yang Jiechi, kaj al ĝi ĉeestis samranguloj Koichiro Gemba el Japanio kaj Kim Sung-hwan el Suda Koreio.
La tri ministroj interŝanĝis opiniojn pri kunlaboroj kaj estonteca direkto de Ĉinio, Japanio kaj Suda Koreio, preparo por la kvina kunveno de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Suda Koreio, nordazia situacio, orientazia kunlaboro, klimata ŝanĝiĝo, nuklea sekureco, efektiviĝo de la jarmila disvolva celo de UN, internacia ekonomia situacio kaj aliaj kune prizorgataj aferoj regionaj kaj internaciaj.
Post la kunveno eksteraferaj ministroj el la tri landoj ĉeestis al la inaŭguro de retpaĝaro de la trilanda kunlabora sekretariejo kaj renkontiĝis kun ĵurnalistoj.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|