2012-04-10
 Supermodeloj prezentantaj ĉinajn brodaĵojn |
La 7-an de aprilo en Pekino inaŭguriĝis la finalo de la konkurso Monda Supermodelo, kiun ĉeestis supermodeloj el 40 landoj kaj regionoj.
Malsame ol la pasintaj konkursoj, la konkurso de la kuranta jaro havas kvar centrojn, kiaj Pekino, Chengdu, Chongqing kaj Ŝanhajo, kaj daŭros 18 tagojn.
En la sama tago, supermodeloj el la tuta mondo komencis siajn belajn vojaĝojn en Ĉinio. La 15-an de aprilo la inaŭguro okazos en Chengdu, la 22-an la duonfinalo -- en Chongqing kaj la 24-an la finalo -- en Ŝanhajo.
Estas la 4-a fojo por Ĉinio gastigi la finalon de la Monda Supermodelo. Tiu de la jaro 2013 okazos en Usono.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|