2012-04-10
 Prezentado de folkloro en la inaŭgura ceremonio |
En la 8-a de aprilo la unua folklora kultura festivalo inaŭguriĝis en Pudong de Ŝanhajo. Samtempe okazis templa foiro ĉirkaŭ Shengtang en Pudong kiel ĉefa programo de la festivalo.
La inaŭgura ceremonio prezentis al la vizitantoj tradiciajn folkloraĵojn kaj paradon de ornamaj boatoj sur la malnova strato, tra la arka ponto kaj sur la rivero. Dum la festivalo okazis ankaŭ ekspozicioj pri tradiciaj artoj, programeroj pri tradiciaj folkloroj kaj interagaj spertoj inter vizitantoj kaj aktoroj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng
|