2012-04-10
 Hu Jintao, Jia Qingling kaj aliaj ŝtataj gvidantoj renkontiĝas kun reprezentantoj de la konferenco. |
|
 Inaŭgura ceremonio de la konferenco |
La 9an de aprilo en Pekino inaŭguriĝis la Sesa Konferenco por Amikeco de Asocioj de Transmaraj Ĉinoj. Al ĝi ĉeestas ĉirkaŭ 570 reprezentantoj de asocioj de transmaraj ĉinoj el 110 landoj kaj regionoj.
Kun la temo "disvastigi eminentan ĉinan kulturon, elmontri bonan figuron de transmaraj ĉinoj" la konferenco celas akceli la konon de transmaraj ĉinoj pri elstara ĉina kulturo kaj pri la strategio de la ĉina registaro por kultura prosperiĝo kaj instigi ilin kontinuigi kaj disvastigi avangardan ĉinan kulturon, starigi bonan figuron kaj fari pli grandan kontribuon por disvastigo de la ĉina kulturo en la tuta mondo.
Antaŭ la inaŭguro ĉinaj ŝtataj gvidantoj Hu Jintao, Jia Qingling, Xi Jinping, Li Keqiang renkontiĝis kun la reprezentantoj kaj fotiĝis kune kun ili.
La Konferenco por Amikeco de Asocioj de Transmaraj Ĉinoj, iniciatita en la jaro 2001, okazas en la ĉiu dua jaro, kaj nun ĝi jam fariĝis tutmonda konferenco de asocioj de transmaraj ĉinoj.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu zijia)
|