Unua-pagho >> Esperantujo >> Forumo

 

 

 

 


Esperanto kiel lingvo por traduko de beletraj verkoj

La graveco de traduko de beletrajhoj por Esperanto

de LI SHIJUN

    Parolante pri la traduko de beletrajhoj, mi volas antau chio rimarkigi pri la graveco de traduko de beletrajhoj por Esperanto. Eble iuj el la esperantistoj opinias, ke Esperanto estas kreita por faciligi la internacian komunikadon, tial gravas ghia apliko en la internaciaj komerco, turismo, sciencaj kaj teknikaj interfluoj kaj aliaj aktivadoj, sed ne tiel gravas la esperantigo de beletrajhoj. Ili preteratentas la jenajn faktojn:

a. La beletrajhoj estas gravaj por interkompreno de la popoloj

    La beletrajhoj prezentas plej vivecajn bildojn de la vivo de la popoloj, loghantaj en diversaj partoj kaj malsamaj medioj de la mondo. Ili estas grava fonto de informoj pri la historio, kulturo, kutimoj kaj moroj ktp. de la popoloj. Se ni volas interkomprenigi ilin profunde, ne sufichas mallongaj interparoloj che hazardaj renkontighoj, diskutoj en kunsidoj, konferencoj kaj kongresoj. Oni devas kunvivi dum certa tempo kun la fremduloj, kiujn li volas koni iom profunde. Sed tio ofte estas praktike neebla. Legado de eminentaj beletrajhoj estas bona solvo de tiu problemo, char dank' al ilia helpo ni povas bone informighi pri la historiaj, sociaj, kulturaj fonoj de la pensoj kaj aktivadoj de la koncernaj homoj. Por koni la chinan popolon, oni devas legi ghiajn poemojn, novelojn, romanojn, fablojn, fabelojn, popolkantojn, popolrakontojn ktp. Ghuste pro tiu konsidero, la chinaj esperantistoj multe klopodis por esperantigi chinajn beletrajhojn en la pasintaj pli ol 90 jaroj.

b. La beletrajhoj estas granda trezorejo de la lingvoj

    La lingvo uzata por beletro estas plej evoluinta kaj en ghi trovighas la kremo de la naciaj lingvoj: utilaj parolturnoj, saghaj sentencoj, popularaj proverboj, figuraj komparoj, spritaj vortludoj, lakonaj sed multediraj aludoj k.a., kiuj estas fruktoj kreitaj de la koncernaj popoloj kaj verkistoj per ilia longa kreiva laboro en praktika uzo de la lingvoj. Per tradukado de la eminentaj beletrajhoj, ni povas ellerni la spertojn de ili kaj lertigi nin en nia uzado de Esperanto, inkluzive de kreado de beletraj verkoj.

c. La tradukado de beletrajhoj richigas kaj perfektigas Esperanton

    Per la tradukado de beletrajhoj ni povas richigi kaj perfektigi Esperanton, per la kremo de la koncernaj lingvoj. En la pasintaj pli ol cent jaroj, Esperanto jam multe pli richighis kaj fortighis dank' al la traduko de miloj da eminentaj beletraj verkoj nacilingvaj.

La kompetenteco de Esperanto por traduko de beletrajhoj
Problemoj solvendaj por Esperanto en traduko de beletrajhoj
Konkludaj vortoj

Rilataj materialoj:
1. Esperantighis la dramo "Fulmotondro"
2. Pri "Rughdoma Songho"
3. Majstra traduko de majstra romano
4. Gemoj en la verda mondo