En
la longa praktika tradukado de beletrajhoj, Esperanto jam pruvis
sian kompetentecon, kaj la esperantigado de beletrajhoj richigis
la lingvon. Por sana evoluo de Esperanto kiel tradukilo de beletrajhoj,
oni devas bone solvi la ekzistantajn problemojn. Inter la supre
priparolitaj problemoj, la plej grava estas tiu pri enkonduko de
novaj radikoj (t. e. neologismoj). Oni ne devas absolute malpermesi
enkondukon de novaj radikoj, tamen tion oni devas fari en nepra
neceso, sed ne senbride enkonduki duoblajhojn, char tio evidente
malfaciligas la lernadon de la lingvo, kio estas iasence kontrau
la spirito de internacia helpa lingvo, kies celo estas faciligi
la internacian komunikadon. Efektive, en Esperanton oni jam enlasis
nombron da superfluaj vortradikoj, kiuj estas nur malofte uzataj
en praktiko. Se iu neologismo estas nura duoblajho de ekzistanta
vortradiko kaj alportas nenian novan nuancon kaj oportunon, chu
la klopodo por ghia enkonduko ne estas vana perdigo de tempo kaj
energio kaj por la kreantoj kaj por la aliaj uzantoj de la lingvo?
Mi
opinias, ke la analizado kaj kribrado de la ekzistantaj vortradikoj
estas dezirindaj, char per tio ni povas pli bone koni la vortsistemon
de la lingvo. En sia artikolo "La mezepoka Esperanto"
Kalocsay sherce aludis pri uzo de grau kaj ica, kiel
malderivajhoj de malgrau kaj malica. Se Esperanto
estas vivanta lingvo memstara, kial do malhelpi ghian evoluon lauh
ghiaj propraj reguloj? Kial malpermesi la uzon de ovorto
por substantivo, avorto por adjektivo, evorto por
adverbo kaj ivorto por verbo? Mi kredas, ke skemismo estas
nepre necesa por internacia lingvo, char logikeco, racieco
kaj reguleco estas vera internacieco por chiuj popoloj.
Kompromiso
inter skemismo kaj naturismo estas dezirinda por solvi la problemojn
en uzado de Esperanto kiel lingvo por traduki beletrajhojn.
La
graveco de traduko de beletrajhoj por Esperanto
La kompetenteco de Esperanto por traduko
de beletrajhoj
Problemoj
solvendaj por Esperanto en traduko de beletrajhoj
Rilataj
materialoj:
1.
Esperantighis la dramo "Fulmotondro"
2.
Pri "Rughdoma Songho"
3.
Majstra traduko de majstra romano
4.
Gemoj en la verda mondo
|