Unua-pagho >> Esperantujo >> Forumo

 

 

 

 


Esperanto kiel lingvo por traduko de beletraj verkoj

La kompetenteco de Esperanto por traduko
de beletrajhoj

de LI SHIJUN

    Se oni jam sukcese esperantigis milojn da beletraj verkoj, inkluzive de tiuj de Dante, Shekspiro, Bodlair, Geote, Pushkin, Gogol, Dostojvskij, Mickiewicz, Madach, Cervantis, Lusin, Guo Moruo, Bakin k.a., tio ja pruvis al ni, ke Esperanto estas kompetenta en traduko de beletrajhoj. Se ni iom esploras pri la afero, ni povas rimarki, ke Esperanto havas certajn superecojn en teknikoj por plenumo de tia tasko:

a. Simpla kaj racia gramatiko

    Esperanto estas relative facile mastrebla pro tio, ke ghia gramatiko estas simpla kaj racia: ghi ne havas superfluajn komplikajhojn kaj neregulajhojn.

b. Bela sonsistemo

    Plejparto de la Esperantaj vortoj finighas per vokaloj, kio faras la lingvon sonora kaj agrabla por la oreloj. Tiu belsoneco de Esperanto ne nur faras ghin tauga en kantado kaj poezio, sed ankau en prozaj verkoj beletraj, por kiuj gravas ankau bona sonefekto.

c. Libera vortordo

    Dank' al uzo de la vortfinajhoj, Esperanto havas plej liberan vortordon, kiu ebligas al ghiaj uzantoj facile solvi problemojn de ritmoj kaj rimoj en traduko de poeziaj verkoj kaj fidele speguli certajn nacilingvajn esprimajn kutimojn, laubezone. (Ekzemple, en lernolibro de nacia lingvo, oni povas fidele prezenti per Esperanta traduko la vortordon de la instruataj frazoj, por faciligi la komprenon de la lernantoj.) Kvankam tio ne signifas, ke oni povas lauplache shanghi la vortordon de frazoj, tamen ghia supereco estas neignorebla en tradukado de beletrajhoj, precipe poeziaj verkoj.

ch. Internacia stilo

    Dank' al praktika uzado dum pli ol cent jaroj, jam formighis internacia stilo de Esperanto, kiu ne nur garantias la klarecon de la tradukajhoj, sed ankau starigis normon por estetikaj konsideroj. Por la formigho de tiu internacia stilo de Esperanto kontribuis niaj eminentaj verkistoj kaj tradukistoj, kiuj kolektis por si utilajn spertojn kaj lertojn por paroli klare, koncize, precize, suke, lukse, belsone, kaj ankau foje sprite, humure, sherce, moke, pike kaj kritike.

La graveco de traduko de beletrajhoj por Esperanto
Problemoj solvendaj por Esperanto en traduko de beletrajhoj
Konkludaj vortoj

Rilataj materialoj:
1. Esperantighis la dramo "Fulmotondro"
2. Pri "Rughdoma Songho"
3. Majstra traduko de majstra romano
4. Gemoj en la verda mondo