En
la 5-a de marto chefministro Wen Jiabao faris laborraporton de la
registaro al la Dua Sesio de la Deka Tutlanda Popola Kongreso. Li
diris, ke en 2003 la registaroj de diversaj niveloj de Chinio serioze
praktikis serion da rimedoj ellaboritaj de la Centra Komitato de
la Komunista Partio de Chinio pri labordonado, donis grandan financan
kaj politikan subtenon kaj dedichis grandan energion por tiuflanka
laboro. La centra registaro aldonis 4.7 miliardojn da juanoj kiel
specialan subvencion por subteni labordonadon.
Qiu
Xiaohua, membro de la Tutlanda Komitato de la China Popola Politika
Interkonsiligha Konferenco kaj vicestro de la Shtata Statistika
Buroo, diris, ke en 2003 oni plimultigis 8.59 milionojn da postenoj,
10.38 milionoj da senlaborighintoj akiris prioritatan legitimilon
por laborakiro, kaj 4.4 milionoj el ili reakiris laboron.
Kia
estos la situacio de labordonado en 2004? Kiel pensas pri tio la
laborakirintoj kaj cheestantoj de la du sesioj? Por solvi la demandojn
mi enketis pri la vivo de kelkaj homoj bezonantaj laborpostenon
kaj cheetantoj de la du sesioj.
Mi
deziras stabilan laboron
Estas
pli malfacile trovi laboron por virinoj
Vojo
etendighas tuj sub la piedoj
Akcenti
laboron en plansetlejo
Disvolvi
per flekseblaj manieroj
Novaj
postenoj devenas de nova pensmaniero
|