Serpento
estas unu el la 12 jarsimbolaj bestoj en la china luna
kalendaro, vicighanta post drako kaj antau chevalo. Tiel, en la
24-a de januaro 2001, la novjara tago lau la china luna kalendaro,
komencighas la serpenta jaro post la finigho de la draka jaro.
Serpento,
rampulo, havas multajn specojn. Iuj venenaj kaj aliaj ne. Simile
al aliaj jarsimbolaj bestoj, ankau serpento estis adorata kiel totemo
en la pratempa Chinio. Estas multaj popoldiroj kaj mitoj rilate
serpenton, kaj samtempe serpento estas heroo en dramo sur scenejo.
|