Geografio
Historio
Loghantaro kaj nacioj
Religioj kaj moroj
Administraj distriktoj
Politiko kaj Shtataj organoj
Eksteraj rilatoj
 
Socia garantio
 
Asekur-sistemo por senlaboruloj

Nelonge post fondigho de la nova Chinio en 1949 oni aplikis sistemon por helpi senlaborulojn. Pro la sistemo de planizita ekonomio kaj pro tio, ke la registaro aplikis monopolan ofic-aranghan sistemon, kompreneble poste nulighis la asekur-sistemo por senlaboruloj. Post ekpraktikado de la politiko de la pordmalfermo por kunordighi kun shangho de administra sistemo de entreprenoj kaj reformado de laborul-sistemo, ekde 1986 Chinio starigis la asekur-sistemon por senlaboruloj por doni vivtenan garantion.

En 1999 Chinio publikigis la "Leghon de Asekura Sistemo por Senlaboruloj", kiu antauenpushis perfektighon de asekura sistemo por senlaboruloj. La sistemo aplikeblas por entreprenoj, shtataj organoj kaj iliaj oficistoj kaj laboristoj. La organizo devas pagi kiel premiumon 2% de la totala salajro kaj la individuo 1% de sia salajro. Tiuj, kiuj volas ghui la sistemon, devas havi 3 kondichojn, nome pagi la premiumon almenau tutan jaron, ne memvole senlaborighi kaj enskribighi en senlaborighan registrolibron kaj deziri reenoficighon. La asekurito chiumonate ricevas monsumon, kiu estas malpli alta ol la normo de la plej malalta salajro difinita de la registaro, sed pli alta ol la plej malalta vivnivelo de urbanoj. La jarkiomo por ricevo de la monsumo pro asekuro dependas de tiu de pagado, sed maksimume 24 monatoj. Se senlaborighintoj en asekura tempo suferas malsanon, li ankau rajtas akiri subvencion pri kuracado; se la asekurito en la asekura tempo mortis, lia familiano povas akiri subvencion. Kaj la asekuritoj povas ankau akcepti enoficighan trajnadon kaj ghui rabaton en ofic-rekomendo.

Kun perfektigho de la asekura sistemo por senlaboruloj, ankau la garantia sistemo pri baza vivtenado de senlaborighintoj de shtataj entreprenoj eniris en la asekuron.