Geografio
Historio
Loghantaro kaj nacioj
Religioj kaj moroj
Administraj distriktoj
Eksteraj rilatoj
Socia garantio
 
Politiko kaj shtataj organoj
 
La konstitucio
 
La konstitucio

Post sia fondigho en 1949 la China Popola Respubliko ellaboris kvar konstituciojn en 1954, 1975, 1978 kaj 1982. La nuna konstitucio estis aprobita en la 4-a de decembro de 1982 en la Kvina Sesio de la Kvina Tutlanda Popola Kongreso. Ghi heredis la fundamentajn principojn de la unua china konstitucio de 1954, resumis la sperton en la socialisma disvolvigho de Chinio kaj asimilis internacian sperton; konsideris la aktualan bezonon kaj ankau la perspektivon de disvolvigho. Tial ghi estis konstitucio posedanta chinan trajton kaj konforma al la bezono de disvolvigho de politiko, ekonomio kaj kulturo de la nova periodo de la socialisma moderniga konstruado. Krom la antauparolo la konstitucio konsistas el kvar chapitroj kun 138 artikoloj: Ghenerala Programo; Fundamentaj Rajtoj kaj Devoj de Civitano; Shtata Strukturo; Nacia Flago, Nacia Emblemo kaj Chefurbo. En la Unua Sesio de la Sepa Tutlanda Popola Kongreso en aprilo de 1988, la Unua Sesio de la Oka Tutlanda Popola Kongreso en marto de 1993 kaj la Dua Sesio de la Naua Tutlanda Popola Kongreso en marto de 1999 estis aprobitaj revizioj al la konstitucio, por ke ghi estu pli konforma al la aktuala situacio kaj la bezono de disvolvigho.

La konstitucio difinis: La China Popola Respubliko estas socialisma lando sub la popoldemokratia diktaturo gvidata de la laborista klaso kaj bazita sur la laborista-kamparana alianco; Chinio restos dum longa tempo en la primara stadio de socialismo, kaj la baza tasko de la shtato estas koncentri la forton por fari socialisman modernigan konstruadon lau la vojo konstrui socialismon kun china trajto; sub la gvido de la Komunista Partio de Chinio kaj direktado de marksismo-leninismo, maozedong-pendo kaj denxiaoping-teorio, la china popolo el diversaj nacioj persistos en la popoldemokratia diktaturo kaj la socialisma vojo, persistos en reformado kaj pordmalfermo, senchese kompletigos diversajn sistemojn de socialismo, disvolvos la socialisman merkatan ekonomion, disvolvos la socialisman demokration, perfektigos la socialisman leghan regadon, sin apogos sur propra forto, penados por iom post iom efektivigi modernighon de industrio, agrikulturo, nacidefendo kaj scienco kaj tekniko, kaj konstruos Chinion en richan, demokratian kaj civilizitan socialisman landon. La konstitucio garantias la fundamentajn rajtojn de chiu civitano inkluzive de la rajto de elektado kaj elektigho; la liberecon de parolo, eldonado, kunveno, asociigho, manifestacio kaj protesto; la liberecon de religia kredo; la personan liberecon, homan dignecon kaj neatenceblecon de loghejo; leghan protekton al koresponda libereco kaj koresponda sekreto; la rajton fari kritikon, proponon kaj kontrolon al la shtataj organoj kaj shtataj dungitoj; la rajton labori kaj ripozi kaj akiri de la shtato kaj socio materian helpon pro maljunigho, malsanigho au perdo de laborkapablo; la rajton akiri edukadon kaj fari sciencan esploradon, literaturan kaj artan kreadon kaj aliajn kulturajn aktivadojn. Krome la konstitucio faris difinojn por la demokratia administrado kaj popola autonoma rajto en la baza unuo, por ke la popolo povu rekte administri ekonomion, kulturan aferon kaj sociajn aferojn. Ekzemple shtataj entreprenoj kaj organizoj de kolektiva ekonomio efektivigas la demokratian administradon pere de kongreso de dungitoj au kongreso de reprezentantoj de dungitoj; la komitatoj de loghantoj en la urboj kaj kamparanaj komitatoj praktikas popolan autonomecon, prizorgas komunajn aferojn kaj aferojn por publika utilo en sia sfero, prezentas al la registaro opiniojn, dezirojn kaj proponojn de la popolo. Estante la baza legho de la shtato, la konstitucio havas la plej altan leghan povon. La tuta popolo de la lando, chiuj shtataj organoj kaj armitaj fortoj, chiuj politikaj partioj kaj sociaj societoj kaj chiuj organizoj de shtataj administraj departementoj kaj entreprenoj nepre devas preni ghin kiel kriterion por chiuj agadoj.