Geografio
Historio
Religioj kaj moroj
Administraj distriktoj
Politiko kaj shtataj organoj
Eksteraj rilatoj
Socia garantio
 
Loghantaro kaj naciojo
 
Loghantaro
Loghantaro

Chinio estas unu el la landoj kun plej granda loghantaro de la mondo. La Kvina Tutlanda Censo en 2000 informis, ke Chinio havas 1295.33 milionojn da loghantoj, chirkau 22% de la tuta loghantaro de la mondo. La meznombra loghantara denseco en chiu kvadrata kilometro estas 130, sed malegale: en la orienta marborda regiono en chiu kvadrata kilometro loghas pli ol 400 homoj, en la meza parto de la lando - 200 homoj, kaj sur la okcidentaj altebenajhoj - malpli ol 10 homoj. Jene estas la konsistoj de la china loghantaro:

30.4% de la loghantaro en la urboj, 69.6% en la kamparo;
50.8% - viroj, 49.2% - virinoj;
25.7% en agho de malpli ol 14 jaroj, 67.6% en agho de 15-64 jaroj,
  6.7% en agho de pli ol 65 jaroj.

Che sia fondigho la nova Chinio nombris 541.67 milionojn da loghantoj. Dank' al la paca situacio de la socio, la progreso de ekonomio kaj plibonigho de medicinaj kaj higienaj kondichoj, samtempe ankau pro manko de necesa atento al naskolimigo, la loghantaro de Chinio atingis 806.71 milionojn en 1969. En la 70-aj jaroj la china registaro pli kaj pli klare konis, ke tro rapida kresko de loghantaro estas malutila al ekonomio kaj socia disvolvigho kaj malfaciligas enoficighon, loghadon, trafikon kaj kuracon de la popolo. Se oni ne povos efike regi la tro rapidan kreskon de la loghantaro kaj kontentigi la grandan bezonon, kauzitan de kreskado de la loghantaro, pri tero, arbaro kaj akvo, do neevitebla estos malbonigho de ekologio kaj medio en la venontaj dekoj da jaroj. Tio certe minacos la minimumajn kondichojn por ekzistado de la popolo kaj la dauran disvolvighon de la socia ekonomio. Ghuste pro tio la china registaro decidis praktiki la politikon limigi naskon, regi kreskadon de la loghantaro kaj altigi la kvaliton de la loghantaro, por akceli akordan disvolvighon de la loghantaro, ekonomio, socio, richfonto kaj medio. Dank' al tiu politiko jaro post jaro malrapidighis kreskado de la loghantaro. La kvina censo raportis, ke dum la 10 jaroj de la kvara censo en 1990 ghis la kvina en 2000, la loghantaro kreskis je 132.15 milionoj, meznombre je 1.07% chiujare, 4 pocentojn malpli multe ol tiu de la 80-aj jaroj. Tio montras, ke la naskolimiga politiko de Chinio rikoltis evidentan sukceson.

Shanghighoj de la china loghantaro