Geografio
Loghantaro kaj nacioj
Religioj kaj moroj
Administraj distriktoj
Politiko kaj shtataj organoj
Eksteraj rilatoj
Socia garantio
 
Historio
 
Antikva tempo
Antikva tempo (de prahistorio ghis 1840)
Skribajhoj sur bova skapolo de
Shang-dinastio (16-11-a jc. a.K.)

Chinio, unu el la landoj kun plej frua civilizacio, havas historion de 4000 jaroj atesteblan per skriblingvaj notoj. Fosilio de Yuanmou-homo trovita en Yunnan-provinco montris, ke tiu homo vivis antau 1.7 milionoj da jaroj. Oni asertis, ke tio estis la plej frua prahomo en Chinio. Pekin-homo vivanta antau 400-500 mil jaroj che Zhoukoudian en la antauurbo de Pekino povis stari, fari kaj uzi simplajn instrumentojn kaj fajron. Post longa periodo de primitiva socio, en la 21-a jarcento a.K. aperis en Chinio la unua dinastio Xia, kio markis, ke Chinio eniris en la sklavan socion. Xia-dinastion sekvis Shang-dinastio (16-11-a jc. a.K.) kaj la Okcidenta Zhou (11-a jc.-770 a.K.). Post tiuj dinastioj estis la Periodo de Printempo kaj Autuno kaj la Periodo de Militantaj Regnoj (770-221 a.K.). La du periodoj estis rigardataj stadio transiranta de sklava socio al feudisma socio.

Terakota falango de Qin-dinastio
(221-207 a.K.)

Chinio estis unu el la landoj kun plej frue disvolvita ekonomio. Antau 5000-6000 jaroj loghantoj en la baseno de la Flava Rivero jam havis terkulturadon kaj bredis dombestojn. Antau 3000 jaroj oni posedis la teknologion de bronza metalurgio kaj ekuzis ferajn instrumentojn. Tiam la homoj jam povis elfari blankajn kaj kolorajn fajencajhojn. Ankau silka teksado atingis rimarkindan nivelon kaj posedis la teknikon de brokatofarado. En la Periodo de Printempo kaj Autuno (770-476 a.K.) oni elfaris shtalajhojn. En la Periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) prefekto Li Bing kaj lia filo kune prezidis la konstruadon de la akvoadministra inghenierajho Dujiangyan, kiu ludas ech nun gravan rolon en irigacio, superrego de diluvo kaj forigado de sablosedimento. Tiutempe tre viglis akademiaj aktivadoj de ideologio kaj reprezentantaj personoj de diversaj skoloj entuziasme verkis, diskutis pri politiko kaj prizorgis la socion, kio formis la tiel nomatan "situacion de diskutado de cent skoloj". Laozi, Konfuceo, Mozi kaj Sunzi estis reprezentantoj.

Ruino de restadejo de Pekin-homoj
che Zhoukoudian en la antauurbo de
Pekino (antau 450 mil jaroj)

En 221 a.K. granda heroo Ying Zheng metis punkton al la kaosa situacio de splitisma regado de multaj regnoj kaj fondis Qin-dinastion, la unuan centralizisman feudisman landon el multaj nacioj en la historio de Chinio, kaj titolis sin la Unua Imperiestro de Qin-dinastio. Li unuigis la lingvon, mezurunuon kaj monunuon kaj establis la regadsistemon de prefektujo kaj gubernio. Li konstruis la Grandan Muron kaj ankau grandiozajn palacojn kaj mauzoleon. Nun oni jam ne povas vidi la surterajn konstruajhojn de la palacoj kaj mauzoleo detruitaj de milito, sed la enterigitaj objektoj restis netushitaj. Dank' al penado de arkeologoj, la subteraj terakotaj falangoj antau 2000 jaroj surprizis la mondon per sia grandiozeco kaj imponeco.

Sed post dekkelkaj jaroj Liu Bang, deveninta de plebano, kaj aristokrata generalo Xiang Yu renversis la regadon de Qin-dinastio kaj post kelke da jaroj Liu Bang venkis Xiang Yu kaj fondis Han-dinastion en 206 a.K. En tiu dinastio multe prosperis agrikulturo, metio kaj komerco. La regadperiodo de imperiestro Liu Che (140-87 a.K.) estis la plej potenca periodo de la dinastio. Li venkis hunojn kaj sendis Zhang Qian al la Okcidenta Regiono (la nuna Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono de Chinio, Mez-Azio kaj Mediteraneo), kio malfermis la "Silkan Vojon". En 33 a.K. palaca servistino Wang Zhaojun estis edzinigita al la huna reganto Huhanya.

Han-dinastio dauris 426 jarojn kaj en 220 komencighis la Periodo de Tri Regnoj Wei, Shu kaj Wu (220-265). La plej elstaraj politikistoj de tiu periodo estis Cao Cao, Zhuge Liang kaj Sun Quan. Cao Cao estis fondinto de regno Wei. Li altiris al si multajn talentulojn kaj ekspluatis limregionojn per garnizono. Zhuge Liang estis chefministro de regno Shu. Li estis simbolo de sagho kaj kompleta sindedicho. Sun Quan estis fondinto de regno Wu. Kune kun Liu Bei, regnestro de Shu, Sun Quan venkis Cao Cao che Chibi kaj poste venkis Liu Bei che Yiling. Li instalis agrikulturajn oficistojn por ekspluati virgan teron per garnizono, kio akcelis ekonomion en la sudo de Chinio. Ili estas chefroloj en la china fama romano "Tri Regnoj".

La Periodon de Tri Regnoj sekvis Jin-dinastio (265-420), la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj (420-589), Sui-dinastio (581-618) kaj Tang-dinastio (618-907) fondita de Li Yuan. Li Shimin (626-649 sur trono), filo de Li Yuan, estis unu el la plej eminentaj monarkoj en la historio de Chinio. Dank' al lia regado la feudisma periodo de Chinio atingis kulminon de disvolvigho: prosperis agrikulturo, metio kaj komerco, pluapashe progresis tekstilado, tinkturado, ceramiko, metalurgio kaj shipfarado; aperis facila trafiko tera kaj akva, kaj starighis vasta ekonomia kaj kultura kontakto kun Japanio, Koreio, Hindio, Persio, Arabio kaj aliaj landoj.

Post disfalo de Tang-dinastio estis la periodo de Kvin Dinastioj kaj Dek Regnoj (907-960). En 960 Zhao Kuangyin, generalo de la regno Posta Zhou, faris armitan puchon kaj establis Song-dinastion (960-1279). En 1206 Ghengis Hhano unuigis la tribojn de la mongoloj kaj fondis la Mongolan Hhanejon. En 1271 lia nepo Kublajo entrudighis en la regionon regatan de Song-dinastio, fondis Yuan-dinastion (1271-1368) kaj prenis Dadu (la nuna Pekino) kiel chefurbon. En la dinastioj Song kaj Yuan multe disvolvighis industrio, komerco kaj ekstera komerco, ke multaj fremdlandaj komercistoj kaj vojaghistoj vizitis Chinion. Venecia vojaghisto Marco Polo longe vojaghis en Chinio kaj verkis vojaghnotojn por konkrete priskribi la potencon de Chinio kaj ghiajn prosperajn industrion kaj komercon. Papero, preso, kompaso kaj pulvoro estas grandaj inventoj de antikva Chinio. En Song- kaj Yuan-dinastioj tiuj inventajhoj havis novan progreson kaj disvastighis en diversajn lokojn de la mondo, kio ludis gravan rolon por la monda civilizacio.

En 1368 Zhu Yuanzhang fondis Ming-dinastion (1368-1644) en Nankino. Poste lia filo Zhu Di heredis la tronon kaj konstruis grandan urbon Pekino, palacon, kultejojn kaj templojn kaj prenis Pekinon chefurbo. En Ming-dinastio agrikulturo kaj metio havis evidentan progreson kaj en ghia lasta periodo aperis burghono de kapitalismo. Samtempe Chinio havis pli kaj pli oftajn intervizitojn kun aziaj kaj afrikaj landoj.

En la lasta periodo de Ming-dinastio iom post iom fortighis la manchura nacio en la nordoriento de Chinio. Sub la gvido de sia reganto Nurhachi la nacio klopodis tra tri generacioj kaj fondis en 1644 Qing-dinastion (1644-1911). La dinastio havis tre prosperan periodon pro la regado de la du plej eminentaj imperiestroj Kangxi (1661-1722 sur trono) kaj Qianlong (1735-1796 sur trono). En tiu dinastio aperis romanoj kun alta arta nivelo. La plej fama el ili estas la romano "Rughdoma Songho" (jam aperis Esperanta versio) verkita de Cao Xueqin, kiu priskribas la prosperon kaj dekadencon de aristokrata familio.