Nun en Chinio la shtata administrado estas praktikata
lau regionoj de tri niveloj, nome provinca, gubernia kaj subgubernia.
La lando dividighas en provincojn, autonomajn regionojn kaj municipojn.
Sub la provincoj kaj autonomaj regionoj estas autonomaj subprovincoj,
gubernioj, autonomaj gubernioj kaj urboj. Sub la gubernioj kaj autonomaj
gubernioj estas subgubernioj kaj nacimalplimultaj subgubernioj.
Municipoj kaj grandaj urboj dividighas en distriktojn kaj guberniojn.
Sub la autonomaj subprovincoj estas gubernioj, autonomaj gubernioj
kaj urboj. En la autonomaj regionoj, subprovincoj kaj gubernioj
oni praktikas memregadon de nacimalplimultoj. Lau la konstitucio
la shtato povas instali specialan administran distrikton rekte sub
la regado de la centra registaro. Chinio konsistas el 23 provincoj,
5 autonomaj regionoj, 4 municipoj kaj 2 specialaj administraj distriktoj.
A. La 5 autonomaj regionoj:
La Autonoma Regiono de Interna Mongolio
La Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono
La Ningxia-a Huj-nacia Autonoma Regiono
La Guangxi-a Ghuang-nacia Autonoma Regiono
La Tibeta Autonoma Regiono
B. La 4 municipoj:
Pekino, Shanhajo, Tianjin kaj Chongqing
C. La 2 specialaj administraj distriktoj:
La Hongkong-a Speciala Administra Distrikto
La Makaa Speciala Administra Distrikto
|