Geografio
Historio
Loghantaro kaj nacioj
Religioj kaj moroj
Administraj distriktoj
Politiko kaj Shtataj organoj
Socia garantio
 
Eksteraj rilatoj
 
La diplomatia politiko
La diplomatia politiko

Chinio praktikas memstaran, sendependan kaj pacan diplomatian politikon. La baza celo de tiu politiko estas protekti la memstarecon kaj suverenecon de la shtato, klopodi por krei longdauran kaj bonan internacian medion por la reformado, pordomalfermo kaj moderniga konstruado de Chinio, defendi la mondpacon kaj akceli kunan progreson. Ghia chefa enhavo estas:

Persisti en memstareco kaj sendependeco

Chinio memstare kaj sendepende decidas sian sintenon kaj politikon rilate internaciajn problemojn. En la internaciaj aferoj Chinio decidas sian starpunkton lau la jugho pri la aferoj kaj ne submetighas al iu ajn potenca lando kaj aliancighas kun neniu potenca lando au shtatgrupo.

Defendi la mondpacon

Chinio ne partoprenas en konkuro de armiloj kaj ne faras militan ekspansion, persiste oponas kontrau ajna hegemoniismo, politiko de potenco, agreso kaj ekspansio; persiste oponas kontrau atenco al alies suvereneco kaj teritoria integreco kaj kontrau entrudigho en alies internajn aferojn sub la preteksto de la tiel nomataj problemoj de nacio, religio, homaj rajtoj k.s.

Starigi amikajn kunlaborajn interrilatojn

Chinio volontas starigi kaj disvolvi amikajn kunlaborajn interrilatojn kun chiuj landoj surbaze de la kvin principoj, nome respekti unu alies suverenecon kaj teritorian integrecon, ne agresi unu alian, ne interveni en alies internajn aferojn, egalrajteco kaj reciproka utilo kaj paca kunekzistado. Chinio decidas interrilatojn kun aliaj landoj sen konsidero pri socia sistemo kaj ideologio.

Disvolvi amikan najbarecon

Chinio aktive disvolvas amikajn rilatojn kun najbaraj landoj, defendas la pacon kaj stabilecon de la regiono kaj antauenpushas regionan ekonomian kunlaboron. Chinio emfazas interparoladon kaj intertraktadon por atingi justan kaj racian solvon de la historiaj problemoj pri landlimo, teritorio kaj teritoria maro. Chinio preferas flankenmeti la problemojn portempe nesolveblajn kaj atingi interkonsenton kun respektiva rezervo, ne damaghante la normalajn interrilatojn de la landoj.

Plifortigi unuighon kaj kunlaboron kun la disvolvighantaj landoj

Chinio chiam prenas plifortigon de unuigho kaj kunlaboro kun disvolvighantaj landoj kiel bazan starpunkton de la diplomatia politiko. Chinio chiam emfazas chiuflankajn amikajn kunlaborajn interrilatojn kun la landoj de la tria mondo, aktive serchas vojon por ekonomio, komerco, scienco kaj teknologio reciproke kompensantaj per respektivaj avantaghoj, plifortigas interkonsilighon kaj kunlaboron kun ili en la internaciaj problemoj kaj kune protektas la rajtojn kaj interesojn de la disvolvighantaj landoj.

Praktiki pordmalfermon

Chinio sin malfermas ne nur al evoluintaj landoj, sed ankau al disvolvighantaj landoj, aktive disvolvas internacian kunlaboron surbaze de egalrajteco kaj reciproka utilo por akceli kunan prosperon. Estante la plej granda disvolvighanta lando kaj konstanta membrolando de la Konsilio de Sekureco de UN, Chinio volontas fari senlacan penadon por la paco kaj progreso de la mondo, por starigo de paca, stabila, justa kaj racia nova ordo de la internacia politiko kaj ekonomio.