En Chinio estas multaj religioj kaj oni nombras pli
ol 100 milionojn da kredantoj. Krom budhismo, islamo, katolikismo
kaj kristanismo, en Chinio estas ankau originalaj taoismo, shamanismo,
ortodoksa kristanismo kaj dongbaismo. Huj-, Ujgur-, Kazahh-, Kirgiz-,
Tatar-, Uzbek-, Taghik-, Dongshjang-, Sala- kaj Baoan-nacioj kredas
je islamo. Tibet-, Mogol-, Loba-, Menba-, Tu- kaj Jugur-nacioj kredas
je tibeta budhismo, nome lamaismo. Taj-, Blang- kaj Deang-nacioj
kredas je hinajano. Granda parto de la membroj de Mjau-, Jau- kaj
Ji-nacioj kredas je katolikismo kaj kristanismo. Parto de la membroj
de Han-nacio kredas je budhismo, kristanismo, katolikismo kaj taoismo.
|
Surtronigha
ceremonio de la 11-a Banchen Erdini
|
Chirkau la 1-a jarcento budhismo eniris en Chinion,
disvastighis post la 4-a jarcento kaj farighis la plej granda religio
en Chinio. Lamaismo estas brancho de la china budhismo kaj havas
kredantojn chefe en Tibeto kaj la Interna Mongolio. Nun en Chinio
estas 13 mil budhismaj temploj kun 200 mil bonzoj kaj bonzinoj.
Islamo eniris en Chinion en la mezo de la 7-a jarcento. Tiam islamaj
araboj kaj persoj venis al Chinio por komerco kaj samtempe alportis
islamon. Islamo furoris en Yuan-dinastio (1206-1368). Nun en Chinio
estas 30 mil moskeoj kun 40 mil imamoj. Ekde la 7-a jarcento oni
plurfoje enkondukis katolikismon en Chinion kaj post la Opia Milito
en 1840 la religio torentis en Chinion. Nun katolikismo havas en
Chinio 4 milionojn da kredantoj kaj 4600 katedralojn kaj preghejojn
kun 4000 funkciuloj. Kristanismo (protestanta) eniris en Chinion
en la komenco de la 19-a jarcento kaj furoris post la Opia Milito.
Nun Chinio havas 10 milionojn da kristanoj, 12 mil kirkojn kun 18
mil funkciuloj kaj 25 mil lokojn por religia aktivado. Taoismo formighis
en la 2-a jarcento. Ghi originis el shamanismo kaj alkemiismo kaj
prenis Laozi vivanta antau 2500 jaroj sia iniciatinto. Nun en Chinio
dislokighas 1500 taoismaj temploj kun 25 mil taoistoj kaj taoistinoj.
|
Wudang-monto,
taoisma sanktejo en Hubei-provinco
|
Budhismo, islamo, katolikismo, kristanismo kaj taoismo
havas sian tutlandan kaj lokajn asociojn. Ili havas sian statuton,
elektas sian gvidantaron kaj gvidan organon, memstare administras
religian aktivadon, funkciigas religiajn seminariojn, eldonas religiajn
klasikajhojn kaj organojn kaj faras filantropiajn aferojn.
|