Por akceli la ekonomian disvolvighon kaj socian stabilecon, iom
post iom levi la vivnivelon de sia popolo kaj doni bonan socian
garantion, la china registaro dedichis grandan energion al konstruado
de perfekta sistemo de socia garantio konforma al la socialisma
merkata ekonomio. Post plurjara esplorado kaj praktikado nun jam
fundamente konstruighis la sistemo de socia garantio kun sociaj
asekuroj, helpado, bonstatigo kaj alimento.
Ekde la komenco de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento la china
registaro faris serion da reformadoj al la sistemo de socia garantio
por ke tiu sistemo ne dependu de la entreprenoj, kaj lau ghi oni
rajtas kolekti monon de multaj flankoj kaj povas fari regulan garantion
kaj socian administran servon, kies chefaj trajtoj estas ke fundamenta
vivbezono estas garantiata kaj tio kovras vastan areon kaj multajn
soci-tavolojn. Konforme al la ekonomia disvolvigho la fundamenta
garantio de la shtato kontentigos nur fundamentan bezonon de la
homa vivo. Tiu garantio estos ghuata de chiuj civitanoj. Krom la
fundamenta garantio la registaro disvolvos ankau alispecan garantion
por formi plurtavolan sistemon de socia garantio kaj pere de reformado
kaj disvolvo iom post iom naskighos la sistemo de socia garantio
unuigita tra la tuta lando. Dank' al dekkelkjara penado oni jam
ellaboris kaj publikigis la fundamentan politikon de socia asekuro,
kiu ampleksas plejparton de la urbaj oficistoj, laboristoj kaj emeritoj
kaj en iuj lokoj ankau kamparaj laboristoj ghuas tian asekuron.
En la urboj nun estas praktikata sistemo de garantio de minimuma
vivnivelo de la urbanoj. Komence de la 21-a jarcento la china registaro
komencis fari provadon pri perfektigo de la sistemo de socia garantio
en la chinaj urboj.
De la mezo de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento la china registaro
faris serion da reformadoj de la sistemo de socia garantio por intensigi
la unuecan difinon de la diversaj sistemoj de socia garantio kaj
administradon kaj kontroladon de la fonduso de socia garantio. Antaue
la socia asekuro estis prizorgata de la administraj departementoj,
sed nun de la departementoj pri laboro kaj socia garantio, kiuj
havas koncernajn sekciojn pri socia asekuro, taskitajn administri
konkretajn aferojn. Antaue la socia asekuro estis prizorgata chefe
de entreprenoj, sed poste de plansetlejoj. La china registaro intensigis
administradon kaj kontroladon de la fonduso de socia asekuro, destinita
por speciala uzado. Oni starigis ankau kontrolan establon de la
fonduso de socia garantio, respondecan pri kolekto, administrado
kaj pago de mono kaj traktado de la kontrauleghaj aferoj. Krom tio
la china registaro intensigis ankau kolekton de mono por asekuro
kaj levi pocentojn de la socia garantio en la financa elspezo por
larghigi devenon de la fonduso. Sole en 2001 la centra registaro
elspezis 98.2 miliardojn da juanoj por la socia garantio, 5.18-oble
kiom tiu de 1998. Kaj tiam ghi ekpliigis sian elspezon por la socia
garantio jaron post jaro. Ghi fondis Tutlandan Konsilantaron de
la Fonduso de Socia Garantio.
En la lastaj jaroj la china registaro alprenis multajn rimedojn
por garantii la fundamentan vivbezonon de la senlaborighintaj laboristoj
de la shtataj entreprenoj. Nun la shtataj entreprenoj plejparte
havas servan centron por relaborigi la senlaborighintajn laboristojn
kaj tiu centro estas taskita distribui al la senlaborighintaj laboristoj
monon por ilia fundamenta vivbezono kaj pagi por ili kotizon por
la socia asekuro. La bezonata sumo devenas chefe de la registara
financo, entreprenoj kaj sociaj establoj. Kaj krom tio la centro
ankau trejnas la senlaborighintajn laboristojn per teknikaj scioj,
por ke ili pli facile trovu novan laboron. Krom tio la registaro
garantias la fundamentan vivbezonon de la emeritoj kaj akurate donas
al ili la pension. Krom la supre menciitaj rimedoj la china registaro
alprenis ankau aliajn rimedojn por garantii la vivbezonon de la
senlaborighintoj kaj emeritoj, t.e. la senlaborighintaj laboristoj
povas ricevi sumon da mono por fundamenta vivbezono de la serva
centro ne pli ol 3 jarojn. Se ili ankorau ne trovos laboron post
la 3 jaroj, ili povos ricevi monon de asekura kompanio por senlaborighintoj
2 jarojn, kaj se ili ankorau ne havigos al si laboron post tiuj
2 jaroj, ili povos peti monon por minimuma vivnivelo de la urbanoj.
Chiuj tiuj rimedoj ludis gravan rolon por protekti la leghajn interesojn
de la senlaborighintaj laboristoj kaj emeritoj kaj socian stabilecon.
|