En
la jaro 1984 Chinio ekreformis la asekuran sistemon por emeritoj
kaj en l997 publikigis "Decidon pri Fondo de Asekura Sistemo
de Emeritoj". De tiam formighis la asekura sistemo por emeritoj
en Chinio.
La baza asekura sistemo por emeritoj estas en formo de kombino
de fonduso de la socio kaj pago de individuoj. La asekura sistemo
utilas al urbaj laboruloj, kiuj devas pagi ankau premiumon. Nun
entrepreno kaj laboruloj pagas respektive 20% kaj 8% el la totala
salajro. Parto de la premiumo pagita de entrepreno estas metita
en fonduson de la socio kaj la alia parto en la individuan konton,
kaj la premiumo de asekurito estas metita rekte en lian individuan
konton. La nuna emerituro formighas de individua kont-emerituro
kaj baza emerituro, kiu estas pagita de fonduso de la socio kaj
okupas 20% da pokapa salajro. La kont-emerituro estas heredebla.
En la lastaj jaroj Chinio klopodis altigi la socian fonduson de
baza emerituro, kaj nun jam realighis la fonduso de provinca nivelo
kaj la shtato multigis investon por la asekura emerituro. En la
komenco de chi jarcento Chinio jam elspezis 86.1 miliardojn da juanoj
kiel bazan emerituran subvencion. En 2001 la procento de disdono
de emerituro jam atingis 98%. Oni povas ricevi emerituron en banko
au poshtoficejo. Oficistoj de shtataj organoj kaj iliaj eksoficistoj
ghuas antauan emeritur-garantian sistemon.
En la 90-aj jaroj oni provpraktikis la asekuran sistemon por emeritoj
en iuj lokoj de la kamparo de Chinio. La sistemo sin bazas sur individua
pago, subvencio de kolektivo kaj politika helpo de la registaro.
|