 En
1988 Chinio ekreformis la senpagan kurac-sistemon de institucioj
kaj entreprenoj. En 1998 ghi publikigis "Decido pri Fondo de
Baza Kurac-asekura Sistemo de Urbaj Laboruloj".
La baza kurac-asekura sistemo de Chinio estas en formo de la socia
subvencio kombinita kun individua konto. La kurac-asekura sistemo
alportas utilon al chiuj urbaj laboruloj, sed siavice ili devas
pagi 2% da salajro kiel premiumon en individua konto, kaj samtempe
la entreprenoj, shtataj organoj kaj institucioj de la registaro
devas pagi premiumon, t.e. 6% kiom la totala salajro, kaj tiun parton
oni dividis en du partojn, unu por individua konto kaj la alian
por fonduso de la socio. La fonduso kaj individua konto respondecas
al diversa kuracado, nome la fonduso estas pagebla chefe por logh-kosto
en kuracejo kaj kuracado de kronika malsano, kaj la individua konto
por simpla kuracado.
Por garantii la asekuritojn ghui la sistemon kaj por ke la registaro
regu la rapidan multighon de kurac-elspezo, Chinio plifortigis administradon
en kuraca servo, inkluzive dispozicion pri medicinajho, kuracado
kaj nivelo de kuracejoj, kaj rajtigas asekuritojn elekti kuracejon
kaj apotekon. Samtempe Chinio reformis ankau kuracejojn kaj medicinajhan
produktadon. Oni esperas realigi altkvalitan kaj malmultekostan
kurac-servon pere de fondigho de konkura sistemo en kuracejoj kaj
merkata sistemo en medicinajha produktado.
Krom baza kurac-asekura sistemo, en kelkaj lokoj fondighis ankau
kurac-paga helpa sistmeo por kovri tiun parton, kiu estas super
la plej alta limo de pagebla fonduso. La shtato fondis por shtatoficistoj
subvencian kurac-sistemon, iuj entreprenoj kun bonaj kondichoj pagas
ankau komercan kurac-asekuron. Chinio planas starigi kurac-helpan
sistemon por doni bazan kurac-garantion.
Chinio antauenpushas la reformadon de asekura sistemo. 97% da urboj
de Chinio jam ekreformis kurac-asekuran sistemon. Tio utilas al
preskau cent milionoj da laboruloj. Krome ankau senpaga kurac-sistemo
kaj aliaj kurac-garantiaj sistemoj utilas al pli ol 100 milionoj
da urbanoj, kiujn la registaro metos en bazan kurac-asekuran sistemon.
|