Antau
nelonge Zhang Ying, oficisto de la China Handikapula Federacio,
diris en la gazetara konferenco por la 14-a handikapula tago de
Chinio, ke en Chinio chiu, kiu havas legitimajhon de handikapulo
de la China Popola Respubliko, ne bezonas maltrankvili pri sia vivo,
char li ghuas garantian sistemon de la handikapula vivo pere de
la handikapula asocio chie trovebla. Efektive, krom tiu sistemo
estas ankau aliaj rimedoj por helpi la handikapulojn, kiaj senpaga
trejnado, sav-reto, loghdoma projekto, senpaga operacio je ilia
katarakto kaj socia helpo.
Nun en Chinio vivas 60 milionoj da handikapuloj,
kiuj ghuas la urban kaj kamparan garantian sistemon pri la minimuma
vivnivelo.
Doni laboron al handikapuloj estas grava
rimedo de la china registaro por garantii ilian vivon. La gvida
penso de la China Handikapula Federacio estas praktiki la principon
"laboruloj mem elektas profesion, merkato reguligas laboron
kaj registaro helpas labordonadon." Chinio penas por laborigi
kiel eble plej multe da handikapuloj, kiuj povas kaj volas labori.
|