 Tio
estas sistemo, lau kiu la china registaro donas garantion pri vivbezonajhoj
al malrichaj maljunuloj, orfoj kaj kripluloj. Por garantii la interesojn
de tiuj specialaj grupoj de malrichuloj Chinio publikigis "Leghon
de la China Popola Respubliko pri garantio de la rajtoj kaj interesoj
de maljunuloj", "Leghon de la China Popola Respubliko
pri garantio de la rajtoj kaj interesoj de kripluloj" kaj "Regulojn
pri vivteno de la kvinspecaj kamparanoj"*, kiuj difinis, ke
la registaro kolektive vivtenas la gevidvojn, kriplulojn kaj orfojn
en la urboj konformajn al la koncernaj kondichoj, kolektive au dise
vivtenas la samajn homojn en la kamparo. Ghenerale oni kolektive
vivtenas la supre menciitajn homojn en sociaj bonstatigaj institucioj,
maljunulejoj, sanatorioj kaj orfejoj. Oni funkciigas bonstatigajn
entreprenojn por kripluloj ghuante la favorajn politikojn de la
registaro.
* La kvinspecaj kamparanoj estas kamparaj grandaghuloj, malsanuloj,
grandaghaj vidvoj kaj vidvinoj kaj orfoj. La registaro garantias
iliajn manghajhojn, vestojn, loghejojn, kuracon kaj sepultan elspezon.
|