Geografio
Historio
Loghantaro kaj nacioj
Religioj kaj moroj
Administraj distriktoj
Politiko kaj Shtataj organoj
Eksteraj rilatoj
 
Socia garantio
 
Garantia sistemo de minimuma vivnivelo

Frue che la fondigho de la nova Chinio la registaro jam starigis sistemon por helpi malrichajn urbanojn. En 1993 la china registaro reformis la socian helpan sistemon en la urboj kaj provis starigi garantian sistemon de minimuma vivnivelo. Ghis 1999 chiuj urboj kaj gubernioj de Chinio starigis la garantian sistemon de minimuma vivnivelo. En la sama jaro la china registaro oficiale publikigis "Regularon de garantia sistemo de minimuma vivnivelo por urbanoj".

La kapitalo por garantio estas enlistigita en la financan budgheton de la lokaj popolaj registaroj. La registaroj difinos la normon de minimuma vivnivelo lau la sumo bezonata de minimuma vivtenado de la urbanoj. La familioj kun enspezo malpli alta ol la normo povas peti helpon de garantio. Post enketado kaj konfirmo tiuj familioj akiros la saldon inter ilia efektiva meznombra enspazo kaj la garantiata normo.