La Sistemo de Speciala Alimento estas ellaborita por kompensi kaj
honori la sociajn homgrupojn farintajn meritojn al Chinio kaj la
socio. Nun en Chinio estas 38 milionoj da homoj alimentataj. Por
garantii la rajtojn kaj interesojn de tiuj homoj, Chinio publikigis
"Honora Alimenta Regulo por Familianoj de Revoluciaj Martiroj",
"Alimenta Regulo por Familianoj de Armeanoj", "Regulo
de Enoficigo de Demobilizitaj Soldatoj Devenitaj de Urboj"
k.s. Tiuj reguloj difinis periodan subvencion al la familianoj de
revoluciaj martiroj, la revoluciaj kripluloj kaj la demobilizitaj
veteranaj armeanoj. Lau la reguloj oni donas subvencion ankau al
familianoj de rekruto kaj senpagan au malmulte pagigan kuracon al
revoluciaj kripluloj. Demobilizitaj soldatoj devenintaj de urboj
ghuas unufojan labordonon, kaj se ili mem serchos laboron, ili ricevos
unufojan monhelpon.
|