En
2001 Chinio komencis sian Dekan Kvinjaran Planon (2001-2005) de
la Nacia Ekonomio kaj Socia Disvolvo, kaj la afero de laboro kaj
socia garantio eniris en novan stadion de disvolvigho.
Chinio frontas pezan taskon de labordonado pro la granda
loghantaro kaj reguligado de la ekonomia strukturo. La china registaro
chiam prenas akcelon de labordonado kiel strategian taskon de la
nacia ekonomio kaj socia disvolvo, metas malgrandigon de senlaboreco
en la chefan celon de la makroskopa superrigardo de la nacia ekonomio,
racie reguligas la labordonan strukturon, starigas labordonan sistemon
direktatan de merkato kaj energie akcelas kreskon de nombro de laborakirintoj.
Rezulte de tio fundamente stabilas la labordona situacio. Che la
komenco de la kuranta jarcento Chinio nombris 1276.27 milionojn
da loghantoj (neinkluzive de tiuj de Hongkong, Makao kaj Taiwan-provinco).
730.25 milionoj da chinoj havas laboron, kaj la registrita senlaboreco
en la urboj estas 3.6%.
La china registaro persiste prenas ekonomian
konstruadon kiel la centran laboron, instigas kreskon de labordonado
pere de ekonomia kresko, praktikas pozitivajn labordonajn
politikojn kaj alprenas diversajn efikajn rimedojn por energie
akceli labordonadon.
Racie
reguligi labordonan strukturon
Adaptighi
al la reguligado de la industria strukturo kaj direkti industriojn
kaj entreprenojn utilajn al labordonado. Samtempe kun aldono de
investo por fundamenta konstruado, pozitiva grandigo de enlanda
bezono kaj teno de rapida kresko de la nacia ekonomio, oni reordigis
la industriajn politikojn por akcente disvolvi entreprenojn kun
masiva laborado, precipe servajn entreprenojn kaj mez- kaj malgrandajn
entreprenojn, kiuj povas doni laboron al multaj homoj. Oni aktive
disvolvis ekonomion de kolektiva, privata kaj individua posedanteco
kaj alprenis elastajn kaj multformajn labordonajn manierojn por
multigi postenojn kaj larghigi labordonan kanalon.
Starigi
labordonan sistemon direktatan de merkato
La china registaro instigas la labordonan principon
"laborkapabluloj mem trovu laboron, merkata reguligado
donu laboron kaj la registaro akcelu labordonadon", instigas
labor-akiron pere de justa konkurenco de senlaboruloj, subtenas
la dungantajn entreprenojn en ilia memdecido pri nombro kaj
kvalito de la dungitoj, kaj alprenas diversajn rimedojn por
akceli formighon de labordona sistemo direktata de merkato.
La informa reto de laborula merkato jam ekludis rolon, akcelis
interfluon de informoj pri livero kaj bezono de laborkapabluloj,
kaj helpis senlaborulojn akiri au reakiri laboron pere de
laborula merkato. Por starigi laborulan merkaton kun kompleta
sistemo, regula funkciado, perfekta servo kaj efika superrego,
la china registaro faris en 100 urboj provon de scienca, regula
kaj moderniga konstruado. En la lastaj jaroj la china registaro
komencis esplori starigon de sistemo de preza formo de laborula
merkato, disvolvis la fundamentan reguligan rolon de merkata
sistemo en dispozicio de laboruloj, formigho de salajro kaj
migrado de laboruloj.
Levi
kvaliton de laboruloj
Por
levi la kulturan kvaliton kaj profesian kapablon de la laboruloj,
la china registaro alprenis diversajn metodojn por aktive disvolvi
edukadon de diversaj specoj kaj praktikis la principon de samtempa
akcento de legitimo de klereco kaj legitimo de profesia kvalifikiteco.
85% de la loghantaro de Chinio akiris naujaran devigan edukadon
kaj funkcias pli ol 2000 ordinaraj superaj lernejoj kaj tiuj por
plenkreskuloj kaj pli ol 80 mil ordinaraj mezlernejoj. Krome funkcias
ankau multaj institucioj de diversaj niveloj de profesia trejnado
por novicoj, laboruloj kaj senlaboruloj. Oni donas 1-3-jaran antaupreparan
trejnadon al abiturientoj, kiuj ne sukcesis eniri en superajn lernejojn.
Oni faris reguligon kaj regrupigon al la teknologiaj lernejoj kaj
labordonaj trejnaj centroj kaj starigis sintezajn trejnajn bazojn,
antauenpushis formighon de la sistemo "merkato direktas trejnadon
kaj trejnado akcelas labordonadon", praktikis la sistemon de
legitimo de profesia kvalifikiteco kaj starigis la sistemon de profesia
legitimo de elementa laboristo ghis supera teknikisto. Nun 80% de
la laboruloj en chinaj urboj unuafoje akirintaj laboron havas klerecon
de supera mezlernejo au estis trejnitaj je profesia tekniko, kaj
35 milionoj da homoj akiris adekvatan legitimilon de profesia kvalifikiteco.
Disvolvi
la sistemon de labordona servo
Ekde la 80-aj jaroj de lasta jarcento Chinio
jam starigis kaj senchese perfektigis la sistemon de labordona
servo inkluzive de laborperado, profesia trejnado, senlaborula
asekuro ktp. Pere de la sistemo de labordona servo oni donas
al laborserchantoj direktadon, konsultighon kaj informadon,
trejnas tiujn kiuj la unuan fojon serchas laboron, trejnas
senlaborulojn por ilia nova laboro, donas senlaborulan asekuron
kaj donas postenojn al homgrupoj malfortaj en laborserchado.
La registaro kuraghigas disvolvighon de neshtataj laborperejoj
kaj antauenpushas labordonan servon al plansetlejoj por formi
multtavolajn reton de labordona servo.
Samtempa
akcento de labordonado en la urboj kaj kamparo
En
la china kamparo estas multaj superfluaj laborkapabluloj kaj serioza
estas senlaboreco. La china registaro sufiche atentas tiun problemon
kaj penas trovi novan elirejon por doni laboron al tiuj homoj kadre
de praktikado de la strategio "Urbanizo" kaj "Disvolvo
de la Nordoriento". En tio Chinio formis fundamentan politikon
en du flankoj. Unuflanke, doni laboron cheloke. Plene utiligi la
indighenan richfontan avantaghon, aktive reguligi la ekonomian strukturon
de agrikulturo kaj kamparo, disvolvi multprofitan kaj masivan agrikulturon,
disvolvi neagrikulturajn okupojn en la kamparo, helpi kamparajn
entreprenojn adaptighi al la konstruado de malgrandaj urboj, pligrandigi
la skalon de konstruado de la fundamentaj instalajhoj de akvoadministrado,
trafiko, elektra reto en la kamparo kaj disvolvi fundamentan edukadon
kaj profesian trejnadon en la kamparo. Duaflanke, instigi senlaborajn
kamparanojn havi laboron en aliaj lokoj. Sukceso de la reformado
en la kamparo multe levis la agrikulturan produktivecon, kaj superfluaj
laborkapabluloj komencis migri de la kamparo al urboj, de la landinterno
al la orientaj apudmaraj regionoj. La china registaro aktive helpas
la superfluajn laborkapablulojn labori en aliaj lokoj kaj trejnas
ilin antau ilia foriro pere de informa interreto kaj laborperado,
aranghi bonordan elfluon de superfluaj laborkapabluloj, altigi la
pocentojn de ilia labor-akiro kaj starigi labordonan sistemon de
ambauflanka interfluo de elmigrantoj kaj revenantoj intencantaj
krei karieron en la hejmlokoj. Nun 100 urboj kaj gubernioj starigis
1000 ekzamenajn punktojn por fluo kaj laborigo de la kamparaj laborkapabluloj
por analizi la fluon kaj bezonon de kamparaj laborkapabluloj, ghustatempe
publikigi informojn kaj raciigi la fluon de la kamparaj laborkapabluloj.
|