 La
14-an de novembro, 1993, la Tria Sesio de la 14-a Centra Komitato
de la Komunista Partio de Chinio (KPCh) aprobis la "Decido
de la Centra Komitato de KPCh pri Kelkaj Problemoj Rilate
Konstruadon de la Sistemo de Socialisma Merkata Ekonomio".
La dokumento liveris bone preparitan framon por transiro de
la planizita ekonomio al la merkata ekonomio de la china socio
kaj penslinion por reformado kaj pordmalfermo en la sekvantaj
10 jaroj, sed fakte konstrui la merkat-ekonomian sistemon
estas sistema afero bezonanta longatempan penadon kaj en la
praktikado oni devas fari multajn esplorojn kaj provojn, tial
post 10 jaroj, t.e. la 14-an de oktobro, 2003, la Tria Sesio
de la 16-a Centra Komitato de KPCh ekzamenis kaj aprobis la
"Decido de la Centra Komitato de KPCh pri Kelkaj Problemoj
por Perfektigi la Sistemon de Socialisma Merkata Ekonomio",
kies naskigho garantios konstruadon, disvolvighon kaj perfektighon
de la merkata ekonomio de Chinio. Rememorante la shanghighon
de la pasintaj 10 jaroj ni certighis, ke Chinio marshas antauen
pasho post pasho.
Por
la sistemo de socialisma merkata ekonomio
Modernigho
de la tradicia agrikulturo
Por
kiel eble plej rapide likvidi malrichecon
Al
Chinio ne plu mankas loghdomoj
Popularigho
de la supera edukado
Dispozicio
de la moderna informadika industrio
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|