Don
Harlow (Usono):
Chefe valoras scii,
kion oni decidos. Min interesus: (a) Kompreneble, la decidoj
menciitaj de vi pri novaj gvidantoj; (b) chu oni diskutos
la estontan direkton de la china kleriga sistemo; (c) chu
oni ech diskutos la chinan programon de kosma esplorado.
Eugeno
S. P. (Rusio):
Mi volas scii, kiam
oni akceptos decidon restari la eldonon de papera, tre bela
kaj interesa revuo El Popola Chinio. Tiu revuo estu reklamata
ne nur pere de la Esp-gazetaro sed lau tradiciaj modeloj,
uzataj por nacilingva gazetaro. Mi volas, ke oni decidu instrui
Esperanton en chinaj lernejoj, por ke la infanoj uzu ghin
por skribi leterojn al ni.
Rafael
Despradel (Dominika Respubliko):
Mi tre shatus scii
chion pri la strukturo kaj funkciado de la politika sistemo
en Chinio. Chu vi povas prezenti ghin en tre facila maniero,
por ke mi komprenu? Via sistemo politika tre malsimilas al
la mia kaj pro tio mi ne bone komprenas. Estas tre bone scii
pri aliaj sistemoj!
Zoran
C'iric' (Serbio):
Mi volas scii, kiujn
personojn oni elektos kaj kiaj planoj estas de la "novuloj",
kion ili planas entrepreni kaj de kie ili planas komenci.
Kiom estas mandat-periodo estas por la registaranoj.
Espereble oni elektos homojn, kiuj
nur daurigos pluan prosperon kaj progreson de Chinio je la
sama maniero kiel ghisnunaj gvidantoj "zorgis" pri
la lando. Sukceson al la "novuloj"!
Etsuo
Miyoshi (Japanio):
Mi nur legas pri
TPK kaj ChPPIK en jhurnalo en Japanio, sed mi ne scias detalajn
funkciadojn pri ambau konferencoj.
Kent
Jones (Usono):
Mi volas scii, chu
ili atentas al la konfuzigo al pilotoj pro la ambigueco de
la angla, kaj pro anglaj mezurunuoj en aviado.
Henri
Masson (Francio):
Chu oni jam pli malpli
scias, kiu tendenco akiros la povon kaj kia estos ghia politika
orientigho enlanda kaj eksterlanda?
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
<1>
<3>
<4>
<5>
<6>
<7>
>>>
Chefpagho
|