Shaig
Shaig (Azerbajghano):
Mi ricevis bonorde
vian informon pri TPK kaj ChPPIK kaj deziras fruktodonajn
sukcesojn al ilia laboro je favoro al tutchina popolo kaj
al tutmondaj suferantoj pro la malsato, sangaj militoj, totala
disigho kaj malkompreno kaj miskompreno.
Mi esperas kaj kredas, ke Chinio kapablos esti avangardo en
chi-kampa batalo.
Kim
Ribeiro (Brazilo):
La legado de la artikoloj malfermis miajn
okulojn kaj mi vidis Chinion pli proksiman al la socio brazila,
kvankam tie chi ni havas shtaton malpli grandan. Kiel en Brazilo
shajnas al mi, profesia muzikisto, ke la artistoj ne havas
socitavolon propran, kio igas ilin farighi burokratoj au profesoroj
kun shtata salajro, kiel plejparte el ili en Brazilo. Sed
tion mi deduktas. Krom tio, mi vidas kreskantan socion, certe
iomete necertan rilate al iuj pashoj, kiujn civitanoj de moderna
kulturo bezonas doni, kaj eble akceptantan kulturon masivan,
kiu aktualan komunikan medion alportas al chiuj. Eble oni
zorgas pri chinaj kulturo kaj turismo, sed ankau tio ne havas
socitavolon propran. Mi ege shatis la deklaracion kontrau
la milito de Bush kaj estas scivolema pri la nuna historio
de Chinio. Mi legos plu en la ret-pagho.
Manfred
Westermayer (Germanio):
Mi sukcesis rigardi
la tre interesan hejmpaghojn pri la China Popola Respubliko.
Mi kopiis kelkajn tekstojn por legi ilin, kiam mi verkos denove
tekston pri la temo de interna koloniismo - au evoluo de tiaj
"autonomaj" provincoj. Mi volus esti pli objektiva.
Mi ja tre interesighas
ne nur pri Tibeto, sed ankau pri Chinio entute - mi lernas la
chinan lingvon, kaj spektas chinajn filmojn. Mi vizitos la UK-on
en Pekino.
Mi tre bedauras, ke ne plu aperas presita
"El Popola Chinio", kiun mi tre shatis. Mi ne havas
multe da libera tempo kaj ne emas atendadi la aperon de la multaj
fotoj, kiujn vi metis - tre bele - sur viaj hejmpaghoj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
<1>
<2>
<3>
<5>
<6>
<7>
>>>
Chefpagho
|