Lee
Chong-Yeong (Koreio):
Mi audis la novajhon. Gravaj
el ili estas: Jiang Zemin, chefo de la Centra Milita Komisiono;
Hu Jintao, prezidanto de Chinio; Wen Jiabao, chefministro.
Mi opinias, ke tio estas tre
stabila teamo, kiu bone plenumos la politikon de la teorio
de "tri reprezentoj".
Ruben
Feldman Gonzalez (Meksikio):
La shangho de postenoj aperas
kiel inteligenta afero. Mi kredas, ke la estonteco de Chinio
estas la plej bona inter chiuj nacioj nuntempaj (2003). Mi
kredas, ke Chinio estas fonto de stabileco ekonomia, almenau
en Azio, se ne tutmonde. Mi timas, ke Tibeto kaj Taiwan farighos
ekskuzoj de Usono por "irakigi" Chinion. Mi esperas,
ke la estonteco estos paca kaj ke chiuj homoj atingos en chi
tiu jarcento la egalecon ekonomian, juran kaj edukan, la plej
firman fundamenton de daura paco tutmonde.
G.
C. Fighiera (Italio):
Mi
ne konas la chinajn politikistojn kaj ne povas prijughi ilin.
Cetere, nur chinaj civitanoj rajtas prijughi siajn politikistojn,
char tio estas interna afero de la lando.
La estonteco de Chinio sendube
estos brila. Rigardante la aferon de ekstere, mi esperas,
ke iam instalighos vera demokratio kun pli ol unu politika
partio, kiu kontrolas chion kaj estas nur malfacile kontrolata
de aliaj fortoj.
Boris
Kolker (Usono):
Mi opinias, ke estas bona signo,
ke en Chinio nun estras nova generacio, ne ligita strikte
kun la malnova rigida ideologio. Dank' al ilia gvidado Chinio
povas farighi vere demokratia shtato kaj chinoj povas farighi
bonstataj homoj.
Chinio jam farighis tre grava
industria regno. Mi esperas, ke en la internacia politiko
ghi aliancighos kun Usono kaj chesos subteni egoismajn agojn
de la malnova Europo.
Eugeno
S.P. (Uzbekistano):
Mi opinias, ke la lando evoluos
kaj la estraro pensos pri bonstato de la popolo. Tiam la patriotismo
helpos al Chinio, ke la estonteco estu bela.
G.
v.d. Horst (Nederlando):
Mi preskau estas 80-jara kaj
ne plu havas intereson pri politiko. Mi nur esperas, ke la
estonteco alportos nur pacon al ni chiuj!
Juan
E. Bachrich (Venezuelo):
Mi imagas, ke la funkcio de
TPK estas pridiskuti la gheneralan staton politikan, socian
kaj ekonomian de via lando, kaj tion, chu la plano skizita
au aprobita dum la antaua TPK estis plenumita, kaj eble ankau
aprobi novan planon. ChPPIK vershajne estas elekta.
La enlanda politika situacio
de Venezuelo chi-momente estas tiel maltrankvila kaj strecha,
ke la jhurnalaro preskau ne okupighas pri eksterlandaj aferoj.
Mi volas scii chion pri TPK kaj ChPPIK, sed mallongan.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
<1>
<2>
<3>
<4>
<5>
<7>
>>>
Chefpagho
|