Jenny
Bishop (Australio):
Dankon
pro la interesaj artikoloj pri la nuntempa disvolvigho de
la china socio. Mi komprenas la nunan koncentrighon pri privata
ekonomio kaj komprenas la evoluon de 10 tavoloj en la socio,
sed iomete maltrankviligis min la penso, ke familio kaj tradicio
ne plu havas grandan rolon. Mi scias pro la sperto en nia
lando, ke merkata ekonomio ne alportas al chiuj bonhavan vivon.
Tiuj, kiuj ne havas la homforton por konkurenci kaj strebi,
falos kaj farighos almozuloj, se la familio ne konsentos prizorgi
ilin. En Australio dum antaua epoko post la Dua Mondmilito,
la registaro multe zorgis kaj elspezis monon por forigi malrichecon,
malsanon kaj mankon de edukado, sed nun pro la privata ekonomio
la institucioj, kiuj prizorgis chi tiujn gravajn servojn,
suferas pro manko de monrimedoj.
Mi konsilas al via registaro, ke dum ghi kuraghigas la privatan
ekonomion ghi devas ankau postuli multe da impostmono por
subteni la sociajn servojn kaj la malfortulojn de via lando.
Dezirante al la Komunista Partio kaj al la china registaro
sukceson per diligenta laboro kaj per konscio pri la veraj
bezonoj de la homa socio kaj ties naturmedio.
Roy
McCoy (Nederlando):
"Nova socitavolo
en Chinio" raportas, lau mi, pri io bone realisma en la lastatempa
politiko de via lando. Tamen, kiam mi legas ion kiel "Kapitalo
jam farighis unu el la gravaj fontoj de nelabor-enspezoj",
mi devas demandi min, ghis kiu grado Chinio estas eble farighanta
kapitalisma lando. Mi ne diras, ke tio estus nepre chiel malbona,
sed ja ke mi chiam perceptis Chinion kiel socialisman landon,
kaj ke mi ne scias... nu, mi fakte simple ne scias, kaj tial
informoj kiel la viaj estas por neinformitoj kiel mi aparte
indaj kaj gravaj. Mi tamen rajtas esprimi mian zorgon, ke
via lando ne lasu sin esti tute kaptita de kapitalismaj interesoj,
kiel estas terurege okazinte en Usono, kun ties koshmara Bush-administracio
nuntempe.
La artikolo "La china socio en miaj okuloj", kies enhavon
mi trovis interesa, kvankam la diro ke "Nun 80% de la richajhoj
de Chinio estas posedataj de 20% de la chinoj" iom zorgigis
min.
Mi devas konfesi, ke la solaj novajhoj kiuj *vere* interesas
min en tiu chi tempopunkto estas tiuj, kiuj rekonfirmas la
decidon de la china registaro subteni pacon en la Mez-Oriento,
kaj neniel akcepti au subteni la militan agresadon al Irako
fare de la usona registaro.
Mico
Vrhovac (Jugoslavio):
Ghenerale mi ne volas
scii multe pri tiuj aferoj, eventuale mallongaj kaj chefaj informoj
pri okazajhoj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
<1>
<2>
<3>
<4>
<6>
<7>
>>>
Chefpagho
|