Miroslav
Malovec (Chehhio):
Mi gratulas vin pro la novaj
politikistoj, kiuj volas proksimigi Chinion al la cetera mondo,
politike kaj ekonomie.
Mi kredas, ke la modernan mondon
kreos teknika progreso, ne politikaj ideologioj. Partioj estas
grupoj de konkretaj homoj, kiuj chiam misuzas akiritan potencon
(ju pli laute ili proklamas batalon por la progreso, des pli
multe ghin bremsas). Evoluon de lastaj du jarcentoj faris
teknologioj -- ni kapablas pli multe kaj pli kvalite produkti,
nun ankau pli bone komuniki per interreto.
Nun oni produktas multajn varojn
superflue, char oni ne scias, kia estos vera intereso. Homoj
hamstre kolektas en siaj loghejoj multajn objektojn, kiujn
ili nun ne bezonas, char ili eble bozonos future. Kiam la
teknologioj de informado kaj produktado evoluos, la homoj
chesos kolekti senbezonajhojn kaj mendos chion nur lau efektiva
bezono au intereso. Fabrikoj estos pli bone informitaj pri
la intereso kaj kapablos akordigi kun tio la produktadon.
En la mondo malaperos malsato, sed ne pro politika decido,
sed pro perfekta informado kaj produktado.
Mi kredas do, ke la tutan planedon
atendas estonteco de vera hejmo por chiuj homoj sen tiraneco
de politikaj partioj, do ankau Chinion.
Giancarlo
Rinaldo (Italio):
Mi estas maldekstrulo, sed pri
la internaj politikaj aferoj de Chinio mi ne tre kompetentas.
Ech malofte mi legas viajn mesaghojn pri interna politiko.
Chiuokaze mi dankas vin pro viaj informoj. Pri la shangho
de la shtatestro mi ne sufiche atentis por jughi. Pri la estonteco
de Chinio mi estas ege esperema kaj shatus, ke Chinio forte
kunlaboru internacie kun la Europa Unio (EU) kaj Rusio por
starigi ene de chiuj mondaj organizoj (ne nur che UN) grandan
blokon kontrau la usona hegemoniismo.
Mi ghojas pri la china eniro
en la Mondan Komercan Organizon kaj esperas, ke la agresema
konduto de usona prezidanto igos fortan kunlaboron inter EU
kaj Chinio, kadre de UN.
Ermigi
Rodari (Italio):
Mi ne tiel bone konas la enan
situacion de Chinio, sufiche por doni precizan opinion. Mi
imagas, ke la shangho de shatestroj rapidigos la nuntempan
evoluon de la politika kaj ekonomia vivoj. Chinio atingos
pli bonan vivnivelon kaj modernighos je chiuj vidpuntoj: teknika,
socia, ekonomia k.t.p.
Axel
Blottnitz (Respubliko Sud-Afrika):
Dankon pro viaj informoj, ankau
pasintece. Tio tre edukas nin. Tro malmulte mi scias por povi
valorigi la shanghon. Mi estas tre optimisma pri Chinio. Shajnas,
ke la natura laboremo, strebo kaj negockapablo de chinoj ne
estos bremsitaj kiel ili estis pasintece. Tio kondukos al
bonhavo kaj bonfarto... Se Chinio ighos pli forta, eble ghi
kapablos bremsi la krimajn rabmilitojn de Usono kaj utiligi
la Internacian Lingvon por eksteraj rilatoj.
Spomenka
Shtimec (Kroatio):
Elkorajn bondezirojn okaze de
la novaj politikaj shanghoj en Chinio.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
<1>
<2>
<3>
<4>
<5>
<6>
>>>
Chefpagho
|