M.
Feificova (Slovakio):
Mi volas scii chion,
kion vi opinias, ke estas por mi grave. Tamen mi ripetas,
ke politiko ne estas mia "kampo". Tre interesa estis
por mi chefe la artikolo de eksterlanda jhurnalisto, kiu tamen
povas vidi la socion per aliaj okuloj, ol la hejmuloj. Estas
bone, ke che vi komencas pli diferencighi la unuopaj sociaj
grupoj, kaj ne plu ekzistas nur du -- kamparana kaj laborista.
Estas bone, ke via lando progresas en bonhava situacio, malgrau
ke momente la bonhavo ne estas tre alta. Tamen vershajne ghi
iom post iom altighos, se vi iros kaj tenos destinitan vojon.
Gravas, ke temas pri evoluo, kompare kun nia lando (Slovakio),
kie ni descendas. La meza, bonfarta tavolo che ni iom post
iom perdighas: parteto trairas en pli bonhavan societon, sed
multe pli granda parto en malbonhavan pozicion, ech senlaborecon.
Mi deziras al vi dauran kaj bonan progreson!
Jocelyne
Monneret (Francio):
Chu chiuj civitanoj vochdonas por
elekti deputitojn de ChPPIK? Chu pluraj politikaj partioj
proponas kandidatojn? Kiaj nomighas tiuj partioj? Kiam estas
elektitaj kandidatoj al prezidenteco, al chefministro? Kiaj
diferencoj estas inter TPK kaj ChPPIK? Chu estas ambau asembleoj?
Kiel ili rolas?
Renato
Corsetti (Italio):
Mi dankas vin pro viaj informoj kaj
pro la artikoloj, kiujn vi bonvolis sendi. Mi, tamen, kredas,
ke la vojo al kiu Chinujo nun ekiras estas tre danghera. Tion
povos konstati niaj nepoj, kiam estos tro malfrue.
Enrique
Ellemberg (Usono):
En "San Jose
Mercury News", la loka jhurnalo de la urbo San Jose,
sude de la urbo San Francisco, California, Usono, hodiau aperis
artikolon pri la nova china estraro: "China preparing
for new leaders", National Congress will convene today
to endorse officials, government reform. Tiu artikolo
estas du-koluma, entute 10 x 30 centimetroj, parolante precipe
pri la estonta agado de kelkaj funkciuloj. Ghi havas 2 x 3
cm foto de Hu Jintao.
Ghenerale mi ne legas chiun titolon sur
la jhurnalo, sed antaue mi trovis nenion pri chi tiu temo.
Manfred
Westermayer (Germanio):
Mi deziras bonan sukceson
- aparte la elekton de bonaj gvidantoj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
<1>
<2> <4>
<5>
<6>
<7>
>>>
Chefpagho
|