Se vi unuafoje vizitas Pekinon, kredeble
la de vi vidita Pekino estos tute diferenca de tiu,
kiun vi imagis.
Kiel chefurbo de 5000-jara orienta lando,
eble Pekino tre profunde impresis per sia antikva
civilizacio, tial preskau chiuj fremdlandanoj surprizighis,
kiam ili unuafoje surterighis en Pekino, char la nuna
Pekino montrighas ankau moderna kaj internacia.
Se vi revizitos Pekinon post kelkaj jaroj,
au, post nur kelkaj monatoj, vi miros ankau pro ghia
shanghigho. La larghigataj stratoj, la starigataj
domegoj kaj la nove funkcianta metroo-linio ktp. montras
rapidegan disvolvon de la urbo.Antaue la chiujare
eldonita mapo de Pekino sufiche kontentigis bezonon
de homoj. Nun pro plivastigo de la urba areo, starigo
de novaj urbetoj kaj etendigho de autobusaj linioj,
oni devas presi novan mapon en chiu malpli ol monato.
Ekz., en Pekino trovighas pli ol 100 autovojaj trefkrucighoj;
en la pasintaj dek jaroj oni konstruis averaghe 10
tiajn trefkrucighojn chiujare.
Kiel simbolo de brilaj historio kaj kulturo,
senshanghaj estas la bone konservataj antikvaj restajhoj:
la Imperiestra Palaco, la Chiela Altaro, la Somera
Palaco, Beihai-parko, la Granda Muro kaj la princa
domo Gongwangfu.
Kompreneble tradicio restas ankau en
la vivmaniero de pekinanoj. Kiam kolomboj flugas tra
la matenkrepusko, la promenantoj kunportantaj birdojn,
la jangge-dancantoj kaj la tajghichjuan-ekzercantoj
formas la plej charman pejzaghon sur la pekina strato;
kiam la mondfamaj modaj vestoj sinsekve lokighas en
Pekino, la chinstila vesto gvidis modofluon de la
Pekino en 2001; kiam la itala Pizza, la usona McDonald
kaj la Moskva Restoracio allogas pli kaj pli multajn
manghantojn, ankorau multe vizitataj estas la restoracioj
de rostita anaso kaj shafajho, kaj tiuj de Sichuan-,
Guangdong- kaj Shandong-gastronomioj; apenaueklumas
lampoj che la fama "bufedeja strato" en
la ambasadoreja distrikto, en la chestrataj ghardenoj
jam ekkantas la amatoroj de pekina opero...
Jen la nuna Pekino, kie antikvo kaj moderno,
nacieco kaj internacieco harmonie kunestas.

|