Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Koran dankon al instruisto Augusto
2011-06-23

de BLANKA LOTUSO (Hanojo, la 24-a de majo 2011)

 


Aŭgusto kun vjetnamaj esperantistoj

 

    Tri monatoj tre rapide fluis, kial?

    Kun surprizo, strango, kono, ni lernis kaj praktikis.

    Nun, ni diras vorton "adiaŭ''

    ĉar vi revenos al via lando.

 

    Kaj lasos ĉi tie dolĉan venton.

    La gelerlantoj memoros sian instruiston. Vi havas brunajn okulojn.

    Kun agrabla rideto, kaj aktiva aspekto, vi moviĝas rapide .

    Vian nomon ni facile memoras kaj estas plena je senco.

 

    Augusto estas aŭtuno kun blua ĉielo .

    Vi instruas lingvon ne por mono.

    Vi dezias ke la mondo estu ofte paca.

    Al kvardeksep landoj vi alvenis.

 

    La amo de viaj gesamideanoj ofte tenas vin.

    Koran dankon al instruisto Augusto!

    Vi alvenis en Vjetnamion, kiu estas lando de onklo HO *.

    Via koro estas plena je amikeco, ĝi forte ekfajras.

 

    Vi instruis nin por ke ni lernu Esperanton.

    Instruisto kaj gelernantoj intime adiaŭas.

    Vi alvenis, nun vi eliras kaj flugas kiel la nubo.

    Ĉar la tero estas ronda, do, ni povas esperi

 

    Revidi vin ĉi tie!

    * HO- Ho CHI MINH

 

(via Vjetnama lernantino: BONETO - NGUYEN THI HIEN)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo






















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng