Teksto kaj fotoj de Zhao Xi
En februaro de la kuranta jaro la Ministerio de Kulturo de Ĉinio kaj aliaj 14 ministerioj kune okazigis ekspozicion pri fruktoj de produkt-teknologia protektado de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio, en kiu estis eksponataj ĉ. 2 mil valoraj objektoj selektitaj el la tuta lando, precipe el 41 ŝtatklasaj modelaj bazoj de produkt-teknologia protektado de nemateriaj heredaĵoj, kiaj ceramiko, brodado, skulptado, teksado, papertranĉado, tefarado, presado, ĉinmedicino...
Al la ekspozicio estis invititaj pli ol 170 majstroj por prezenti en la ekspozicio produktajn teknologiojn kaj procedojn de tiuj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio.
La malnova vinagro en nova disvolvo
 Guo Junlu (dekstre) montras malnovan vinagron al la vizitantoj. |
"Dum longa tempo post eniro en la periodon de granda industrio, precipe en la lastaj kelkdek jaroj, oni opinias, ke manfaraj metiartaĵoj ne povas kompari kun industriaj produktaĵoj, sed ne estas tia la malnova vinagro farita per tradicia teknologio," diris Guo Junlu, heredanto de tradicia farado de la malnova vinagro kun la marko Meiheju, unu el la ŝtatklasaj nemateriaj heredaĵoj de Ĉinio, kaj prezidanto de la Shanxi-a Limigita Kompanio (Grupo) de Malnova Vinagro. Parolante pri tio li donis tasojn da vinagro al vizitantoj por gustumado. Por partopreni en la ekspozicio kaj precipe por ke la vizitantoj povu persone gustumi la veran Shanxi-an malnovan vinagron, la kompanio kunportis al la eksponejo kelkajn grandajn vazojn da malnova vinagro de la marko Meiheju.
"Fakte, 5-jara malnova vinagro estas multe pli acida ol la 8-jara." "Tiu ĉi 30-jara malnova vinagro estas pli glueca ol sukero bolkuirata."... La vizitantoj ĉirkaŭ la ekspona budo aĥis kun miro. "Ni aldonas al la ordinara vinagro dum farado fojnon, jujubojn kaj aliajn novajn materialojn, kaj kreis dekkelkajn specojn da vinagro sanitara, pro tio la malnova vinagro fariĝis pli vaste ŝatata," diris Guo Junlu kun fiereco.
Pro inklino al la tradicia farado
Ĉe la ekspona budo de novjaraj bildoj ksilografitaj de Yangliuqing de Tianjin, 30-jara junulo Gao Yan estis okulfrapa pro sia elegenteco. Li studis en universitato pri dekoracio, kaj amas man-pentradon. Afiŝo de Yangliuqing pri varbo de lernantoj puŝis lin al lerno de tiu ĉi antikva arto. Post 5-jara lernado kaj praktikado, Gao Yan estas kompetenta en kolorigo kaj skizado. Dum la ekspozicio li bezonis 2 tagojn por fini la bildon "Abundeco Jaron post Jaro", ĉar li devis respondi de tempo al tempo demandojn de vizitantoj, sed en la metiejo de Tianjin unu tago jam sufiĉas por li por plenumi la verkon.
 Gao Yan faras novjaran bildon de Yangliuqing. |
Gao Yan konigis, ke novjaraj bildoj havas longan historion kaj multajn temojn, ekz., la temo de "Abundeco Jaron post Jaro" jam ekzistis en la dinastio Qing (1644-1911). En Yangliuqing pli ol 50% da junuloj, kia Gao Yan, preferas man-pentradon ol farado per komputilo, kaj iliaj verkoj plejparte estas vendataj al turistoj en kaj ekster Ĉinio. Gao Yan diris: "Ni estas kontentaj pro tio, ke ni povas fari niajn ŝatatajn aferojn kaj havas nemalbonan enspezon."
Miaj verkoj povas komunikiĝi kun ĉiuj vizitantoj
 Tibeta junulo Suolang faras tangka-on. |
28-jara tibeta junulo Suolang, ĉirkaŭita de pompaj tangka-oj (tibet-stila pentraĵo), estis sin klinanta super sia verko. Li venis el Xigaze kaj faris tangka-ojn jam 13 jarojn. En la familio de Suolang 5 generacioj sin okupas pri tiu ĉi arto. Li konigis en iom balbute putonghua: "Influite de la avo kaj la patro, mi lernis de mia infaneco faradon de tangka-oj, kaj nun ankaŭ miaj 2 nevoj, unu 18-jara kaj la alia 24 jara, lernas pentri tangka-ojn. Mi lernas de instruisto la pentrarton kaj ankaŭ instruas ĝin al ili ambaŭ." Pro tio, ke la koloriloj estas el naturaj mineraloj, unu tangka-o delikate farita havas altan produktokoston. Kaj li bezonas 3 monatojn por fini la nun pentratan tangka-on. En Tibeto funkcias specialaj lernejoj por pentri tangka-ojn. Multaj tibetanoj tie lernas en la infana aĝo. La de ili pentritaj tangka-oj havas grandan mendon el aliaj lokoj de Ĉinio kaj ankaŭ el aliaj landoj. Suolang diris: "Mi ne bone parolas putonghua, sed miaj verkoj povas komunikiĝi kun ĉiuj vizitantoj."
 Giganta tangka-o kun longeco de 15 metroj, farita de la galerio Regong en pli ol 3 jaroj (el la provinco Qinghai) |
De la ekspozicio pri tradicia teknologio de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio okazinta en la jaro 2009 ĝis la ĉi-foja ekspozicio, Ĉinio faris propagandon por konsciigi la popolanojn pri protektado de la nemateriaj kulturaj heredaĵoj, ĝeneralan esploron en la tuta lando pri nemateriaj kulturaj heredaĵoj, starigon de la listo de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de la ŝtato, konfirmon kaj protekton de reprezentantaj heredantoj de la ŝtatklasaj objektoj kaj starigon kaj kompletan protektadon de ekologiaj rezervejoj por nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Fakuloj opinias, ke ĉio tio certe antaŭenpuŝas protektadon de nemateriaj kulturaj heredaĵoj al nova disvolva etapo.
 Tranĉado de ora lameno |
|
 Lanternoj de Bianjing (el la provinco Henan) |
|
 Palankeno kun orlakita ligno-skulptaĵo de Ningbo (el la provinco Zhejiang) |
|
 Klozoneaĵo de Pekino |
|
 Brodaĵoj de Chaozhou (el la provinco Guangdong) |
|
 Kirgiza virino el la Xinjiang-a Aŭtonoma Regiono brodas ornamaĵon en la ekspozicio. |
|
Farado de ombrofiguro de Jianghan (el la provinco Hebei) |
|
 Farado de ujgura muzikiloj (el la Xinjiang-a Aŭtonoma Regiono) |
|
 Pentrado en la stilo Regong (el la provinco Qinghai) |
|
 Desegnado sur ceramikaĵo de Jingdezhen (el la provinco Jiangxi) |
|
 Silktirado per maŝino kun historio de pli ol cent jaroj (el la provinco Jiangsu) |
|
 Farado de argilaĵo de Jingdezhen (el la provinco Jiangxi) |
|
 Farado de kajto de Weifang (el la provinco Shandong) |
|
Farado de tuĉfrota ŝtonplato de Zhaoqing (el la provinco Guangdong) |
|
 Argilaj homoj de majstro Zhang el Tianjin |
Redaktoro: Wang Lihua