Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Antikva bronzaĵo elterigita en la provinco Sichuan de Ĉinio
2012-04-11


La elterigitaj antikvaj restaĵoj kaj la klifa tombo de la dinastio Orienta Han 

 

    En la 9-a de aprilo antikva bronzaĵo estis elterigita el la klifa tombo de la dinastio Orienta Han (25-220) en konstruejo en Leshan de la provinco Sichuan en sudokcidenta Ĉinio.

 

    Tiutage, kiam unu el la fosmaŝinoj laboris en la konstruejo, hazarde vidiĝis klifa tombo de la dinastio Orienta Han kun la longeco de 10 metroj kaj la areo de 30 kvadrataj metroj.

 

    Arkeologoj diris ke, la kunentombigitaj objektoj en la tombo nepriŝtelita estas sufiĉe bone konservitaj, kaj havas grandan valoron por esplorado.

 

    Arkeologoj el la Leshan-a Oficejo por Protektado de Historiaj Restaĵoj ordigis la elterigitajn ceramikaĵojn, feraĵojn, monerojn, kaj pecon da bronzaĵo. Laŭ konigo de koncerna laboranto, ĉi tio estas la unua bronzaĵo elterigita el la klifaj tomboj de la loko. La arkeologoj unuapaŝe konstatis, ke la bronzaĵo estas ujo por enmeti manĝaĵojn.

 

    Ĝis nun, oni ankoraŭ ne scias kiu estas posedanto de la tombo, kaj daŭras la laboro pri ordigo de la elterigitaj objektoj surkampe.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo






















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng