2012-04-12
 En la forumo |
|
 Parolas en la forumo Wang Qishan, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. |
|
 Turka ĉefministro Recep Tayyip Erdogan parolas. |
La 10-an de aprilo la Komerca Forumo inter Ĉinio kaj Turkio okazis en Pekino. En ĝi faris paroladon Wang Qishan, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj turka ĉefministro Recep Tayyip Erdogan, kaj partoprenis pli ol 700 ĉinaj kaj turkaj reprezentantoj el industria kaj komerca rondoj inkluzive de mekaniko kaj elektro, energio, kemio, teksado, malpeza industrio, manĝaĵa kaj specialaĵa produktado, fandado k. s.
Wang Qishan diris, ke en la pasintaj 41 jaroj depost la fondiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Turkio la du landoj rikoltis riĉajn fruktojn en kunlaboro en la kampoj de ekonomio, komerco, investo, financo, turismo, baza konstruo kaj aliaj. La kunlaboro inter la entreprenoj kaj multaj lokoj de la du landoj rapide progresis. En la pasintaj 10 jaroj la komerca sumo 18-oble kreskis, Ĉinio nun estas la tria granda komerca partnero por Turkio. La strategia kunlaboraj rilatoj inter la du landoj kun vigleco tendencas al pliboniĝo.
Turka ĉefministro Erdogan diris, ke Ĉinio kaj Turkio, grandaj landoj en la inĝenierada kampo, povas efike aperti kunlaborojn en aliaj landoj. Turkio atendas plivastigon de investo de Ĉinio en Turkio, kaj esperis redukti la malfavoran komercan saldon de Turkio en Ĉinio kaj profundigi la ekonomiajn rilatojn de la du landoj.
Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji
|