2012-04-13
 Foto de Luo Gaoshou |
|
 Li Hui prezentas florojn al la forpasinto. |
|
La edzino de Luo faras preĝon. |
La 11-an de aprilo okazis en Moskvo la adiaŭa ceremonio al restaĵo de la eksa ambasadoro de Rusio en Ĉinio Igor Alexeyevich Rogachev, kies ĉina nomo estis Luo Gaoshou (en la signifo de longvivo). Ĉeestis la ceremonion centoj da rusaj politikuloj kaj amikoj de Ĉinio. Lia restaĵo estis reterigita en publika tombejo posttagmeze de la sama tago.
Li Hui, ĉina ambasadoro en Rusio, diris, ke sinjoro Luo estis malnova kaj tre bona amiko de Ĉinio. Li antaŭenpuŝis la rilatojn inter Ĉinio kaj Rusio dum sia laboro en la pasintaj 13 jaroj, kaj Ĉinio neniam forgesos lin kaj lian kontribuon.
Rusa ĉefministro Putin sendis al la edzino de Luo kondolencon kaj prilaŭdis lian gravan rolon en la diplomatia historio de Rusio. Luo Gaoshou naskiĝis en la familio, en kiu regas densa atmosfero de la ĉina kulturo, ĉar lia patro loĝis 12 jarojn en Ĉinio kaj tradukis romanojn "Pilgrimo al la Okcidento" kaj "Ĉe Akvorando". Li enoficiĝis kiel ambasadoro en Ĉinio en 1992.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong
|