2012-04-13
La 11-an de aprilo, ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun Leung Chun-ying, nove elektita kaj nomumita estro de la Honkonga Speciala Administra Regiono de Ĉinio.
Leung estas la 4-a estro de Honkongo. Hu Jintao parolis kun Leung Chun-ying, kaj gratulis lin pro lia elektiĝo.
Hu Jintao diris al Leung Chun-ying: "Vi havas gravan respondecon kaj gloran mision kiel estro de Honkongo. La centra registraro metis sur vin grandajn esperojn, kaj konfidas, ke vi kaj la nova honkonga registraro povas unuiĝi kun personoj el diversaj kampoj de Honkongo por klopode disvolvi la ekonomion, plibonigi la popolan vivon, antaǔenpuŝi la demokration, progresigi la harmonion kaj kune malfermi la novan prosperan kaj stabilan situacion de Honkongo. La centra registaro firme tenas la politikojn 'Unu ŝtato du sistemoj', 'Honkongano administradas Honkongon' kaj 'Alta aŭtonomeco', strikte observas la bazan leĝon kaj plenforte subtenas vin kaj la registaron en administrado. Ni estas plena de memfido al la estonteco de Honkongo."
Leung Chun-ying diris, ke nun en Honkongo ŝancoj kaj defioj koincide kunestas, kaj estas certe, ke li ne trompu la atendon de la centra registaro, unuiĝu kun personoj el diversaj kampoj kaj diversaj sociaj tavoloj, unuanime klopodu kaj utiligu la avantaĝojn de Honkongo por realigi la regulan progreson.
Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji
|