2012-04-16
 Inaŭguro de la 15-a Xishuangbanna-a Foiro de Landlima Komerco kaj Turismo |
|
 Tropika pluvarbarego en Xishuangbannan |
La 14-an de aprilo okazis kontrakto-subskriba ceremonio de la 15-a Xishuangbanna-a Foiro de Landlima Komerco kaj Turismo. En la ceremonio oni subskribis 17 projektojn rilatajn al turismo, teo, loĝistiko, agrikulturaĵo, nacimalplimulta medikamento, agrikulturaj scienco kaj teknologio kaj aliaj. Interalie la sumo de 9 projektoj pri turismo atingis 67 miliardojn da juanoj.
Xishuangbanna estas sola oazo sur la tropiko de la Kankro kaj ĝi estas fame konata en la mondo pro siaj naturaj pejzeĝoj de tropika pluvarbarego kaj nacimalplimultaj moroj. Ĝi estas ankaŭ unu el la regionoj kun plej multe da specoj da vivantaj estaĵoj en la mondo kaj estas vera animala regno kaj vegetala regno kun kvarono de aminaloj kaj sesono de vegetaloj de la tuta Ĉinio.
Kiel grava ekologia bazo fame konata en la mondo Xishuangbanna estas loko vaste ŝatata de homoj por kontakti kaj sperti la naturon, vojaĝon kaj feriadon. Ĝi estas ankaŭ atentata de multaj investantoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|