2012-04-16 Saluton,
Mi skribas por konatigi al vi mian novan filmo-projekton "La Plejpleja Festivalo".
Se vi havas 10 minutojn, mi petas vin bv. rigardi ĝin kaj disvastigi inter viaj amikoj - ĉiuj iloj por tio troviĝas tie.
Vi povas fari kontribuojn, elekti rekompencon aŭ simple sekvi la novaĵojn pri la projekto. Se sufiĉe da ni apogos ĝin, ni povos realigi la filmon "La Plejpleja Festivalo".
En la jaro 2005 mi faris mian unuan internacian vojaĝon. Mi vojaĝis interalie al Finnlando por partopreni la 8-an KEF, la Kultura Esperanto-Festivalo. Tiam, mi ankoraŭ novulo kiel filmisto, tre entuziasme kunportis kameraon kaj decidis registri kiel eble plej multe dum la festivalo, kun la celo krei dokumentan filmon pri ĝi.
Mi estas vere surprizita pri KEF. La festivalo aktive montris kiel mirinda estas la originala Esperanto-kulturo. Teatraj spektakloj, prelegoj, atelieroj, poezio kaj multe da muziko ĉiutage kaj ĉiuvespere. Vi povas legi raporton pri ĝi, kiun mi verkis por la revuo TEJO-Tutmonde. Mi registris pli ol 10 horojn da materialo, inkluzive multajn intervjuojn, kiun mi konservis dum la jaroj sed neniam finis la filmon, kiun mi dekomence planis fari. Mi pensas ke la ĝusta momento por ĝin realigi estas nun, sed pro tio mi bezonas vian helpon.
Kial nun fari filmon pri festivalo, kiu okazis en 2005?
La tuta teksto estas legebla kun la 6-minuta video-registraĵo ĉe http://www.indiegogo.com/laplejplejafestivalo
Amike,
Rogener Pavinski
www.twitter.com/rogener
(el Ret-Info)
Redaktoro: Liu Zijia
|