Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Liu Yandong ĉeestis al la inaŭguro de la Konfucea Instituto en la Ulster-a Universitato
2012-04-16


Liu Yandong (la tria de dekstre) kaj Robinson (Rt. Hon. Peter Robinson, la tria de maldekstre), la ĉefministro de Norda Irlando kaj aliaj gastoj en la inaŭguro de la Konfucea Instituto 

 

    La 14-an de aprilo, Liu Yandong, ŝtata konsilantino de Ĉinio, ĉeestis al la inaŭguro de la Konfucea Instituto en la Ulster-a Universitato dum la oficiala vizito al Norda Irlando de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio. Ŝi ankaŭ diskutis kun ge-instruistoj kaj studentoj de la Reĝina Universitato en Belfasto.

 

    En la diskutado, Liu Yandong diris, ke la lingvoj estas gvidantoj por kulturaj interŝanĝoj kaj rimedoj de amikecaj kaj kunlaboraj pliiĝo. Ĝis nun, pli ol kvincent elementaj kaj mezaj lernejoj donis kursojn pri la ĉina lingvo, deknaŭ Konfuceaj Institutoj estis establitaj en la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando. Tie la sumo de la ĉin-lingvaj edukaj institucioj estas la plej granda en Eŭropo. La ĉina registaro subtenas fremdlandanojn en lernado de la ĉina lingvo kaj en funkciigo de la Konfuceaj Institutoj por ke ili ludu la rolon kiel la platformon de la kultura interŝanĝo kaj la portanton de internacia paco, amikeco kaj kunlaboro, tio estas la sincera espero de la ĉina registaro.

 

    Yuan Guiren, ministro de la Ĉina Eduka Ministerio, kaj Liu Xiaoming, ambasadoro de Ĉinio en Britio, akompanis Liu Yandong al la inaŭgura ceremonio. Liu Yandong kaj gvidantoj de la Norda Irlando kune levis la kurtenon de la instituta plato en la ceremonio. La ge-instruistoj kaj lernantoj de la Konfucea Instituto bonvenigis la honorajn gastojn per siaj perfektaj ĉinaj kaj irlandaj tradiciaj dancoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo






















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng