Oficejo por Amerika Komisiono
Universala
Esperanto-Asocio decidis starigi oficejon por Amerika Komisiono
en Brasilia, chefurbo de Brazilo. La oficejo ekfunkcios la 2-an
de majo chi-jare en la chambro, kiun Brazila Esperanto-Ligo prunte
disponigis al UEA. La poshta adreso de la oficejo estas: Cx. Postal
03811, Brasilia (DF)-Brazilo, 70084-970. La telefon-numero kaj
retadreso estas provizore tiuj de BEL: (61) 226-1298-brancho 20
kaj <bel@esperanto.org.br>.
Starigi la oficejon certe estas granda pasho, kiun UEA faras por
antauenigo de nia movado en la amerika kontinento.
(Brazila
Esperanto-Ligo)
Ni
renkontighu en 2004 en Chinio
Julion
de 2000 la China Esperanto-Ligo (ChEL) donis al UEA oficialan
invitleteron por la UK en 2004. En la sekvaj monatoj, la e-istoj
en tuta Chinio kune klopodis, la estraro kaj la Centra Oficejo
de UEA kune kun ChEL diskutis kaj laboradis. Nun ni ghojas kaj
devas eklabori por nova celo -- sukcesigi la kongreson.
Nia
TTT-ejo prezentos pli da informoj pri la kongreso, pri Pekino
kaj pri Chinio. Viaj proponoj kaj deziroj estas bonvenaj.
La
Red.
UK
iros al Pekino en 2004 kaj Vilniuso en 2005
La
estraro de UEA, kunveninta en Roterdamo la 11-13-an de januaro
2002, decidis principe pri la estontaj Universalaj Kongresoj de
Esperanto.
Por 2004 la estraro akceptis la inviton
de la China Esperanto-Ligo okazigi la 89-an Universalan Kongreson
de Esperanto en Pekino. Oni antauvidas subtenon de la china registaro
kaj entuziasman kunlaboron de la chinaj movadanoj.
Por
2005 estis akceptita la invito de la Litova E-Asocio. Tiam la
90-a Universala Kongreso de Esperanto gastos en la chefurbo de
Litovio, Vilniuso. Char en 2005 estos la centjara jubileo de la
1-a UK (tamen ne temos pri la 100-a UK, char en kelkaj jaroj la
kongresoj ne okazis pro la mondmilitoj), oni antauvidas specialan
antaukongresan programon en Bulonjo-sur-Maro, Francio.
Siaflanke
Litovio, proksime ligita kun la historio de Esperanto, kun elstare
amasa E-movado, prezentas tre favorajn kondichojn kaj shtatan
subtenon.
(El
"Gazetaraj Komunikoj de UEA")
|