Nova hejmo
por retaj informiloj en Esperanto
Chi-somere
estis malfermita por prova uzado retejo http://www.Abonu.com,
preparita de UEA. "Abonu.com" servos kiel gastigejo
por informaj retlistoj, retaj gazetoj, gazetaraj komunikoj, novajhoj
de ttt-ejoj kaj similaj informaj publikigajhoj. Ekde nun iu ajn
esperantisto-retano, kiu ekbezonos tian servon, povas rapide kaj
facile krei ghin en "Abonu.com".
Inter
la chefaj avantaghoj de "Abonu.com":
*
La retejo estas cent-pocente esperantigita versio de profesia
rusia reta servo, uzata de pli ol unu miliono da personoj. Nur
la programa kaj informa partoj de la retejo konsistigas ch. 500
paghojn -- kaj chio ghis la plej eta mesagho estas en Esperanto!
*
"Abonu.com" estas speciale adaptita por E-lingvanoj:
ghi subtenas kodigojn UTF-8, Latin-3, surogatojn kun iksoj kaj
kontrolsignoj (^).
*
Abonante ion ajn en "Abonu.com" oni mem elektas en kiu
formato kaj kodigo oni deziras ricevi la leterojn de retlistoj,
ne dependante de la teknikaj eblecoj de aliaj abonantoj de la
sama retlisto. Oni povas ankau agordi formatojn por PDA, poshtelefonoj
(SMS) kaj pejghiloj.
Pli
multe vi ekscios vizitinte la retejon kaj aboninte ghiajn servojn.
Por
krei retlistojn unuavice estas invitataj:
-- redaktoroj de neretaj
E-gazetoj, kiuj deziras disponigi ilin al la reta abonantaro;
-- kreintoj de E-ttt-ejoj,
kiuj deziras regule infomi la vizitantojn pri la evoluoj en siaj
retejoj;
-- autoroj de diverstemaj
retaj kursoj, kiuj shatus prezenti ilin en la formo de regule
dissendataj lecionoj;
-- E-organizoj, dezirantaj
informi la E-mondon pri siaj novajhoj kaj agadoj;
-- tiuj, kiuj povus
kaj shatus regule dissendi informojn pri novajhoj de propraj landoj,
regionoj, pri iliaj kulturaj kaj sociaj eventoj;
-- kaj chiuj aliaj,
kiuj trovos la servon utila.
Kompreneble, estas
invitataj ankau la legantoj!
(Andrej
Grigorjevskij <andreo@abonu.com>)
"Esperanto.net"
revivighas
"Esperanto.net",
unu el la plej konataj E-retejoj, estis, en junio 2002, vekita
el preskau dujara dormado. La rajton por ghia administrado transprenis
UEA kaj nun internacia teamo de volontuloj, kunvokita de la asocio,
ghisdatigas kaj modernigas tiun gravan TTT-ejon.
La
plej grava atento estas donata al la kolekto de ligiloj al nacilingvaj
informoj pri Esperanto -- jam estas 50 da ili kaj tiu kvanto chiutage
pligrandighas. Granda laboro estas bezonata ankau pri Virtuala
E-Biblioteko, kiu situas en la retejo. Tiujn labordirektojn kuratoras
Xavier Godivier <Godivier@netcourrier.com>, konata pro publikigataj
de li retaj varbiloj "Esperanto-panorama" (http://esperanto-panorama.net)
kaj kunordigado de E-lingva plenigo de la reta katalogo DMOZ (http://dmoz.org/World/Esperanto)
kaj kelkaj aliaj interesaj retprojektoj.
Lin
helpas au laboras pri propraj projektoj volontuloj de Koreio,
Germanio, Japanio kaj Rusio. Tiuj, kiuj volas alighi al la teamo
au proponi proprajn projektojn, bonvolu kontaktighi kun Andrej
Grigorjevskij <andreo@mailru.com>, estrarano de UEA pri
informado.
La
retejo estis lanchita en 1996 de konata E-eldonisto Torben Kehlet.
Post lia morto la retejo restis neflegata dum du jaroj kaj nur
en majo 2002 la heredantoj de Torben Kehlet kaj UEA subskribis
kontrakton, lau kiu la nomo daure apartenas al la familio, sed
la administrado de la TTT-ejo
transiras al UEA.
(El
"Gazetaj komunikoj de UEA N-ro 150")
Al
chiuj Esperanto-asocioj
Estimataj geamikoj,
Pro
komisio dum la pasintjara kunveno ankau chi-jare ni okazigas en
la kadro de la Universala Kongreso de Esperanto en Fortalezo renkontighon
inter reprezentantoj de chiuj Esperanto-asocioj, kiuj akceptos
chi tiun inviton. Temas pri la tiel nomata kunveno de la Strategia
Forumo.
Kiel
dum la pasintaj jaroj ghi celas esti ejo de interkonsiligho inter
samrangaj asocioj, kaj nur pro praktikaj konsideroj kaj lau la
peto de la plejmulto de la asocioj ghi okazas en la kadro de la
Universala Kongreso.
Chi-jare,
se ne venos aliaj proponoj, ni pensas, ke oni povos dedichi la
komunan kunvenon al du temoj:
-- la fakaj asocioj kun gheneralaj celoj (enkondukos Renato Corsetti/Ivo
Osibov, prelegos Bessie Schadee, reprezentanto de Indighenaj Dialogoj,
kaj eventuale ni ankau sukcesos havi reprezentanton de la esperantistoj,
kiuj okupighas pri ATTAC);
- la terminologia laboro de fakaj asocioj: gheneralaj kaj organizaj
problemoj (prelegos Wera Blanke, kies meritoj pri la terminologia
laboro estas vaste konataj).
La
kunveno okazos la 8-an de augusto de la 13:15 ghis la 16:15. Okazos
debato laukutime, kiun chiu cheestanta reprezentanto povas partopreni.
Nur se via asocio volas fari aparte longan prezenton pri chi tiu
temo, bonvolu interkonsenti anticipe kun mi.
Multajn
dankojn pro via atento al chi tiu invito.
Tre amike,
Renato
Corsetti
Prezidanto de UEA
|