BEMI
kaj multlingva biciklo-vortprovizo
Biciklista
Esperantista Movado Internacia (BEMI) estas faka sekcio de TEJO.
Vi trovos en la TTT-ejo <http://purl.org/net/bemi>
bazajn informojn pri BEMI kaj pri la venontaj karavanoj organizataj
de BEMI. Ekzemple, nun aperas informoj pri la "alta karavano",
kiu okazos inter Francio kaj Italio, okaze de la venonta IJF en
Italio.
En
la TTT-ejo <http://purl.org/net/biciklo>
vi trovos ankau la multlingvan Biciklo-vortprovizon, kiu estas
nun en 8 lingvoj: angla, Esperanta, finna, franca, germana, itala,
rusa kaj ukrajna. Kompreneble tiu vortareto utilas ne nur por
esperantistoj sed ankau por biciklistoj, kiuj shatas bicikli tutmonde.
Do la vortareto povas allogi biciklistojn al Esperanto kaj al
BEMI. Ne hezitu viziti la vortareton kaj aldoni vian lingvon,
se ghi mankas al la vortareto, tio ne bezonas multe da laboro,
char estas nur 60 bazaj vortoj.
(Xavier
Godivier <XGodivier@esperanto.org>)
Propono
por la tago de Esperanto-libro kaj Zamenhof-festo
Post
malpli ol unu monato okazos datreveno de la iniciatinto de nia
lingvo Ludoviko Zamenhof, kiu estis ankau la unua E-verkisto kaj
poeto. Esperantistoj tra la tuta mondo tradicie festas tiun tagon
per E-renkontighoj, kunvenoj kaj publikaj agadoj.
Chu
ankau vi au via E-grupo faras ion? Se vi ankorau ne decidis, kion
vi faros, jen kelkaj atenteblaj ideoj:
Ekstermovade:
- oni povas okazigi ekspoziciojn de E-libroj en publikaj bibliotekoj;
- oni povas aperigi informojn pri E-libroj kaj E-autoroj en amaskomunikiloj;
- oni povas kelkloke okazigi ech prezentojn pri E-libroj en librovendejoj,
kiuj ilinofertas;
Grupe:
- iu decembra kluba/grupa kunveno povas esti dedichita al E-literaturo
(ekz. tio povas esti prelego, kvizo, diskutrondo ktp);
- foje oni okazigas deklamkonkursojn, tre sukcese pasas en iuj
grupoj ankau konkursoj pri bela legado - sed oni povas fari tion
ne nur kiel konkursojn;
Persone:
- chiam estas agrable ricevi gratulojn okaze de bona festo, do,
kial ne gratuli unu la alian? Tio povas esti tradicia bildkarto
au virtuala. Ekz. en la reto oni povas sendi belan E-lingvan bildogramon
de bonega TTT-ejo de Franko kaj Janko Luin: www.esperanto.nu;
- de la sama ttt-ejo vi povas ankau senpage elshuti E-librojn
en
elektronika formato kaj ech sendi iun el ili kiel donacon al amiko!
- kaj certe vi povas acheti libron de unu el E-libroservoj - chu
por legi mem, chu por donaci ghin al amiko;
- vi povas pruntepreni E-libron de via kluba biblioteko, se via
klubo ghin havas;
- kaj (revo!) vi povas mem komenci traduki, verki, eldoni au enretigi
iun libron por pligrandigi E-literaturon!
Chiuokaze, UEA deziras al vi sukceson!
(Andrej
Grigorjevskij)
Malferma
tago kun adiauoj
La
24-an de novembro, okazis la 15-a malferma tago de la UEA-CO en
Roterdamo. Chirkau 200 vizitantoj, precipe el Nederlando, Belgio
kaj Germanio, ghuis la prelegojn de Humphrey Tonkin kaj Trevor Steele,
vidbendojn resp. la 10-elcentan rabaton en la Libroservo. Shajnas
ke la vizitantoj kontentis pri la bela kaj harmonia renkontigho.
Estis
ankau adiaua tago, char la inventinto de la malfermaj tagoj, Osmo
Buller, baldau reiros al Finnlando por plenumi alian postenon. Same
Pasquale Zapelli kaj Istvan Ertl forlasos la Oficejon. Vicprezidanto
Tonkin fintage kunvenigis la forlasontojn kaj sendepende de chio
alia dankis al ili por la multjara laboro.
(B.
Ruigrok)
1.
2.
3.
4.
5. 6.
7.
8.
|