Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO

Kongresa Kuriero

    La 88-a Universala Kongreso de Esperanto okazos inter la 26-a de julio kaj la 2-a de augusto 2003 en Gotenburgo, Svedio.

Kongresa Komuniko 1

Konstanta kongresa adreso:adreso de UEA

TTT: http://www.uea.org/kongresoj
Ghenerale: kongresoj@co.uea.org
Alighoj: alighoj@co.uea.org
Mendoj: mendoj@co.uea.org

Kongresa Temo: Lingvaj rajtoj kaj respondecoj.

Kongresejo
    Svenska Massan (Massans gata, SE-412 94, Gotenburgo, Svedio) estas moderna kaj multfunkcia kongresejo proksime de la urbocentro kaj de multaj hoteloj, facile atingebla de la flughavenoj, bushaltejo kaj de la publika transporto.

Loka Kongresa Komitato
    Jam de du jaroj funkcias provizora LKK, gvidata de Roland Lindblom, kiu jam duan fojon prezidas LKK (Stokholmo 1980 kaj nun). Aliaj membroj: Christer Lornemark, vicprezidanto, informado; Andreas Nordstrom, sekretario, kongresejo, loghigo, Nacia Vespero; Siv Burell, vicsekretario, Infana Kongreseto, Nacia Vespero; Ali Khoshmashraban, kasisto, komercaj aranghoj; Britta Rehm, vickasisto, ekskursoj; Margareta Andersson, diversaj taskoj; Anna-Lena Eriksson, junularaj aranghoj; Lovisa Gustafsson, junularaj aranghoj; Kaisa Hansen, kongresejo; Inga Johanson, loghigo, amasloghejo; Christer Kiselman, sciencaj aranghoj (rektoro de IKU); Franko Luin, informado; Aino Aberg, ekskursoj, Infana Kongreseto.

Korespondado
    Kongresanoj bonvolu ne skribi rekte al LKK, sed chiam al la Kongresa Fako de UEA, che la Centra Oficejo de UEA, en Roterdamo. LKK mem ne povas respondi individuajn informpetojn de la kongresanoj. Bv. ankau neniam skribi al la Kongresejo mem.

Informado
    Diversaj informoj pri la kongreso aperis jam en la Unua Bulteno kaj en la retpaghoj de UEA (www.uea.org). En la kongresaj retpaghoj regule aperados la plej freshaj prikongresaj novajhoj chiumonate. Kongresaj informoj aperas ankau en la revuo Esperanto kaj en pluraj aliaj E-revuoj, kaj de tempo al tempo en la programoj de iuj radio-elsendoj en E-o (Varsovio, Vieno k.s.). Se vi bezonas iujn pli specifajn informojn, bv. ne heziti peti ilin che la Kongresa Fako de UEA.

Unua Bulteno
    Tre bela kaj informplena kolora broshuro kun detala urbomapo, kun multaj utilaj detaloj, estas dissendita al chiuj individuaj membroj de UEA, kongresaj perantoj kaj la landaj asocioj. La Centra Oficejo de UEA sendos ghin volonte kaj senpage ankau al via grupo au loka klubo, tuj post la akcepto de via peto. Se vi organizas iun E-aranghon, la Unua Bulteno estas la plej tauga enmetajho en la dokumentujon de via arangho: bv. tiam peti pli grandajn kvantojn.

Kongresa Afisho
    Bela kolora kongresa afisho (A1) estas havebla che la Centra Oficejo, kontrau pago de sendokostoj (3 EUR).

Glumarkoj
    La kongresa glumarko estas ideala surgluajho por viaj kovertoj, dum tiu chi gotenburga jaro. Mendeblaj che la Libroservo de UEA (1 folio kun 12 markoj) kontrau 1,2 EUR (plus la sendokostoj).

Loghado kaj ekskursoj
    Fine de la jaro aperos la Dua Bulteno kun detala oferto de hoteloj, ekskursoj, antau- kaj postkongresoj kaj diversaj aliaj servoj. Oni povos elekti inter diversaj variantoj kun vasta gamo da prezoj por chies bugheto. Pri la detaloj bv. sekvi la informojn en la reto kaj en la revuo(j).

Infana kongreseto
    Okazos en kabanaro, en bela apudlaga loko, meze de naturo sed ja proksime de Gotenburgo. Infanoj E-parolantaj, 3-13 jaraj, estas bonvenaj. Deatalaj informoj kaj alighoj che: Stefan MacGill, Bethlen G. u.2, HU-2030 Erd (Stefan.MacGill @ galamb.net).

Vojagho
    Gotenburgo havas du flughavenojn, kaj estas bone ligita kun la tuta mondo. (Bv. noti: la biletoj al Gotenburgo ofte povas kosti signife malpli ol al Stokholmo!). Krome la urbo estas perfekte atingebla ankau trajne kaj aute (tra la pontego el Danlando kaj lautere el la cetero de Skandinavio). La skandinava flugkompanio SAS, kunlabore kun la tutmonda flugkompania reto Star-Alliance, planas proponi specialajn tarifojn por la kongresanoj (pli da informoj jarfine en la retpaghoj de UEA kaj en la Dua Bulteno).

Alighoj
    Chiuj individuaj membroj de UEA kaj la kongresaj perantoj ricevis la alighilojn. Vi povas ankau aparte peti ilin. La alighilo estas trovebla ankau en la reto PDF-formate (http://www.uea.org/kongresoj). Eblas ankau alighi rete.

Kotizoj
    Ghis la jarfino (parenteze sumoj por B-landoj): Individua membro de UEA (IM) 150 (115), ne-IM 190 (140); IM-junulo/kunulo/komitatano/handikapito 75 (60); ne-IM junulo ktp. 115 (85). Pri la pagmanieroj kaj difinoj de la kategorioj bv. konsulti informojn en la Jarlibro au en la TTT-paghoj.

(UEA)

1. 2. 3. 4. 5. 6. 7. 8.